Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
novembro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 |
novembro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | ||||
4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 |
11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 |
18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 |
25 | 26 | 27 | 28 | 29 | 30 | |
aranĝo de 2024 tagoj |
La 1-a de novembro estas la 305-a tago de la jaro (la 306-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 60 tagoj restas.
Je la 1-a de novembro okazis, interalie:
Eventoj
- 365: Alemanoj transiris Rejnon invadante Gaŭlion - imperiestro Valentiniano la 1-a translokiĝis al Parizo por komandi armeon kaj defendi urbojn
- 996: Germana-romia imperiestro Otto la 3-a donis al episkopo el Freising teritorion en la nuna distrikto Amstetten, nomata en loka dialekto Ostarrichi (germane Österreich), de kio prenis la nomon Aŭstrio
- 1122: Afonso Henriques iĝis grafo de Portugalio
- 1141: Stefano revenis al la angla trono post forpelo de Matilda, estinta romia-germana imperiestrino
- 1179: Reims: Filipo la 2-a kroniĝis kiel reĝo de Francio
- 1214: Turko-Selĝukoj konkeris post sieĝo apartenantan al Trebizonda imperio havenon Sinop
- 1215: Kvara Laterana Koncilio komenciĝis kun partopreno de 400 episkopoj kaj ĉirkaŭ 800 abatoj
- 1335: Reĝoj de Ĉeĥio - Johano de Luksemburgo, Pollando - Kazimiro la 3-a kaj Hungario - Karolo la 1-a renkontiĝis dum kunveno en Visegrád
- 1338: Litovio: unua mencio pri Balninkai (distrikto Utena)
- 1420: Husana periodo: husanoj venkis armeon de Sigismondo en la batalo de Vyšehrad
- 1478: Papo Siksto la 4-a laŭ peto de hispanaj monarkoj Fernando la 1-a kaj Izabela la 1-a rajtigis ilin al nomumo de inkviziciistoj en Andaluzio, por solvi suspektojn pri falsa konverto de hispanaj judoj
- 1501: Atlantiko: malkovro de la Golfo de Ĉiuj Sanktuloj sur la brazila marbordo, apud Bahia, de la ekspedicio de portugala navigisto Gaspar de Lemos
- 1503: Julio la 2-a iĝis papo
- 1512: Vatikanurbo: freskoj de Mikelanĝelo ornamantaj volbon de la Siksta Kapelo estis unuan fojon montritaj publike
- 1520: Dum sia ekspedicio ĉirkaŭ la mondo Fernão de Magalhães eniris Magelanan markolon (komence markolo de Ĉiuj Sanktuloj)
- 1570: Ĉirkaŭ 20 mil personoj pereis rezulte de tempesto sur la Norda Maro, t.n. inundo de Ĉiuj Sanktuloj en Nederlando kaj Germanio
- 1611: Londono: premiero de la romanco La Ventego de William Shakespeare okaziĝinta en Palaco Whitehall, precize post 7 jaroj ekde samloka ekludo de la tragedio Otelo
- 1612: Granda Malordo: dum pola-rusa milito, post la venka batalo de Kluŝino, pola garnizono kapitulacis kaj estis forigita de Kitaj-urbo
- 1700: Senida morto de Karlo la 2-a, la lasta habsburgo sur la hispana trono, alkondukinta al eksplodo de la milito de hispana sukcedo
- 1705: Pola reĝo Aŭgusto la Forta fondis la Ordenon de Blanka Aglo
- 1755: Lisbona tertremo kun posta cunamo — 60 ĝis 90 mil homoj pereis, 85% de konstruaĵoj detruiĝis
- 1770: Teknologia Universitato Berlino fondiĝis
- 1781: Aŭstrio nuligis servutecon — forigitan de Jozefo la 2-a, imperiestro de la Sankta Romia Imperio
- 1790: Irlanda filozofo kaj politikisto Edmund Burke publikigis Pensojn pri la Revolucio en Francio
- 1800: John Adams kiel unua prezidento de Usono ekloĝis en Blanka Domo
- 1848: Unua numero de "Moravské noviny" estis publikigita, la gazeton administris František Matouš Klácel
- 1874: Entombigo de korsaro iĝis unua sur la Centra Tombejo de Vieno
- 1884: Nikolao la 2-a surtroniĝis kiel lasta imperiestro de la Rusia Imperio
- 1894: En Parizo franca mikrobiologo Emile Roux anoncis kreon de kontraŭdifteria sangoplasmo
- 1897: En Torino fondiĝis piedpilka klubo Juventus Football Club
- 1900: En Bulgario ekfunkciis unua hidroelektra centralo, kiu prilumis Sofion per 600 lampoj
- 1911: Mallarĝtrakaj tramvojoj en Ostrava-regiono: elektra linio inter Hrušov kaj Pola Ostrava ekfunkciis
- 1911: Itala-turka milito: itala armeo unuafoje en la historio uzis bombaviadilon
- Unua Mondmilito
- 1914: Unu el pli grandaj marbataloj inter la germana kaj brita mararmeoj komenciĝis apud marbordo de Ĉilio - la Batalo de Coronel (Bío-Bío); unua kontingento de la Unua Aŭstralia Imperia Forto foriris de Albany
- 1918: Pola-ukraina milito: ukrainoj transprenis regopovon en la pola urbo Lvovo nome de proklamita Okcident-Ukraina Popola Respubliko, dekomence estanta en akra teritoria konflikto kun renaskiĝanta Pollando - pro manko de regula armeo flanke de poloj defendis sin junularo kaj infanoj (duono de la defendantoj estis malpli aĝa ol 17 jaroj, la plej juna aĝis 9 jarojn) - Dua Pola Respubliko fondiĝos nur post 11 tagoj; en Płaszów apud Krakovo poloj akiris aŭstrian fervojan kirasitan veturilaron el kiu oni kreis du kirastrajnojn: Śmiały kaj Piłsudczyk; en Lublin komenciĝis kunveno de skoltaj organizaĵoj, dum kiu kreiĝis Asocio de Pola Skoltismo; Norda Jemeno: Reĝlando Jemeno estis fondita; hungara grafo Mihály Károlyi, liberala reformema politikisto, formis sendependan registaron
- 1922: Mustafa Kemal Atatürk, kreinto de la moderna turka ŝtato, malfondis Otomanan Imperion
- 1925: Dua Pola Respubliko: en Grudziądz oni fondis Aviadan Militistan Akademion
- 1927: Futbalklubo Dinamo Kievo estis fondita
- 1928: Turkio transiris de la araba alfabeto al la latina alfabeto
- 1928: Bulgara caro Boriso la 3-a malfermis 10-kilometran fervojlinion Asenovgrad - Plovdiv
- 1929: Afriko: Leopoldville fariĝis ĉefurbo de Belga Kongo anstataŭ Boma
- 1936: Hispana Enlanda Milito: Batalo de Madrido komenciĝis
- 1937: Granda Teroro: 11 episkopoj, pastroj kaj diakonoj de la Belorusa Aŭtokefala Ortodoksa Kristana Eklezio estis mortpafitaj de sovetaj ekzekutistoj en Kurapati
- Dua Mondmilito
- 1939: Germana teroro en okupata Pollando: germana polico pafmortigis en Rypin 200 polojn de malliberejo en Brodnica; regopovoj de Ĝenerala Gubernio sub minaco de morto devigis polojn redoni radioaparatojn; en Varsovio Hans Frank subskribis ordonon pri transpreno de estintaj ŝtataj monopoloj: tabaka, alkoholaĵa, sala, alumeta kaj loteria; en Poznań aperis "Ostdeutscher Beobachter" - gazetara organo de distrikta organizaĵo de Nacisocialisma Germana Laborista Partio; en Varsovio oni amase celebris feston de mortintoj - varsovianoj bruligis kandelojn ne nur sur tombejoj, sed ankaŭ sur tomboj, kiuj troviĝis sur stratoj, placoj kaj en ĝardenoj; en Poznań, malgraŭ malpermeso de grupiĝo, oni same faris; al Salzburg germanoj alvenigis por trudlaboro 191 polojn de la regiono de Krakovo; Pola Rezistomovado: en Varsovio komencis agadon konspira organizaĵo Polska Niepodlegla (Pollando Sendependa), kiu eldonis subteran gazetaron, instruis batali kaj agis pere de sabotado kaj flankatako; en Krakovo aperis revuo "Nakazy Dnia" (Tag-Ordonoj) de konspira Organizaĵo de Blanka Aglo; de internigejoj en Rumanio fuĝis ĝis tiu ĉi tago 410 polaj oficiroj kaj 1 210 suboficiroj kun soldatoj; Unua soveta okupado de Pollando: en Moskvo prezidiumo de Supera Soveto de Sovetunio dekretis pri enkorpigo de Okcidenta Ukrainio en konsiston de Sovetunio "kun ĝia unuiĝo kun Ukraina Soveta Socialisma Respubliko"; ĉiuj polaj militkaptitoj-oficiroj estis lokitaj en sovetaj urboj Kozelsk kaj Starobilsk, funkciuloj de polico, limgardistoj kaj prizongardistoj en Ostaŝkov (1-4.11); Parizo: sub redakto de profesoro Oskar Halecki aperis dumonata revuo "La Voix de Varsovie", de januaro 1940 titolita "Revue de l'Europe Centrale et Orientale"
- 1940: Estro de Provinco Vartlando malpermesis al poloj pasigi ekzamenojn pri metioj — en ĜG ekzistis 195 germanaj bazlernejoj kun 11 002 lernantoj kaj 324 instruistoj kaj 6 mezlernejoj; poloj en Britio voĉdonis pri kreo de pola kuracista fakultato ĉe la Universitato de Edinburgo; en Londono la pola ekzila registaro komencis eldoni revuon "Polish News Bulletin", kaj aperis laŭvica monografia n-ro de "Polish Fortnightly Review" dediĉita tute al la germana okupado, kun la subtitolo The German Order in Poland; dum bombado pereis gvidanto de Militista Arkivo majoro Bolesław Waligóra; armeo de Siamo transpaŝis ŝtatlimon kun Laoso
- 1941: Germanoj komencis konstrui ekstermejon Bełżec (suda Lublinio) — de marto ĝis novembro 1942 murdis tie pli ol 600 000 judojn el Ĉeĥio, Slovakio, Aŭstrio kaj Germanio, inkluzive de 550 000 polaj civituloj de juda deveno; estro de Provinco Vartlando enkondukis devon atribui al pola infano la duan nomon Kazimiro aŭ Kazimira; en Krakovo inaŭguris agadon konspira Rapsodia Teatro per verko de Juliusz Słowacki "Reĝo-Spirito" - unu el aktoroj estis estonta papo Karol Wojtyła; en ĜG oni nuligis doganan kaj polican limon kun Distrikto Galicio, kaj la Tagon de Ĉiuj Sanktuloj; en Londono okazis ekspozicio de konspira gazetaro el okupataj de Germanio Belgio, Ĉeĥoslovakio, Francio, Grekio, Nederlando, Jugoslavio, Norvegio kaj Pollando (unualoke kun 150 gazetoj); en Nov-Jorko komencis aperi Semajna Literatura Revuo de Verkista Rondo el Pollando, redaktata interalie de Jan Lechoń kaj Kazimierz Wierzyński — eldonata ĝis fino de 1942 kaj anstataŭigita de "Tygodnik Polski" (Pola Semajnrevuo); Orienta Fronto: en Krimeo germana XXX-a Armea Korpuso konkeris Simferopolon; Hinda Oceano: britaj militŝipoj ekregis 5 francajn ŝipojn, navigantaj de Madagaskaro al Francio (ĝis la 7-a de novembro)
- 1942: Operaco Reinhardt: germanoj likvidis judan geton en Tomaszów Mazowiecki - dufoje, la 30-an de oktobro kaj la 1-an de novembro, oni forveturigis al ekstermejo en Treblinka 14 mil judojn (surloke restis nur ĉirkaŭ mil laborkapabluloj); germanaj policanoj kaj ĝendarmoj pafmortigis 121 judojn en 3 lokoj; germanaj regopovoj malpermesis en Lublin flamigi kandelojn sur lokaj tombejoj; en Varsovio komencis validi polica horo inter la 20-a vespere ĝis la 5-a matene; Pola Rezistomovado: Pola Enlanda Armeo sukcese atakis arestejon de sekureca polico en Bjalistoko; taĉmento de Kamparanaj Batalionoj el areo Brzeżany (nun Ternopila provinco) batalis kontraŭ la Ukraina Ribela Armeo defende de Buszcze kaj Pisarówka - nur etan nombron de polaj familioj oni sukcesis savi, domaro bruliĝis, multaj poloj pereis; Norda Kaŭkazio: germana 1-a Kirasita Armeo konkeris Alagir; transloko de ĉefrestadejo de Adolf Hitler de Vinico al Lupa remparo apud Kętrzyn; iniciate de japana ĉefministro Hideki Tojo ene de registaro kreiĝis Ministerio pri Orienta Azio; dum sesio de Nacia Asembleo Ismet Inonu deklaris, ke Turkio plu restos neŭtrala; en Berlino establiĝis Tatara Komitato
- 1943: Taĉmentoj de germana polico pafmortigis 39 judojn en 3 lokoj kaj 80 polojn en 5 lokoj; taĉmento de pola partizano Jan Piwnik konkeris provizore Końskie mortigante kelke da germanaj ĝendarmoj kaj 4 konfidenculoj — oni akiris nutraĵon por la vintro kaj aliajn objektojn; trupoj de la Belorusa Fronto ekatakis direkte al Dźwina (operaco finita la 21-an de novembro), kaj de 4-a Ukraina Fronto atingis Armjanskon; Usona armeo alteriĝis al insulo Bougainville en Papuo-Nov-Gvineo; japana registaro anstataŭ Ministerio pri Komerco kaj Industrio kaj Buroo pri Planado kreis Ministerion pri Garno
- 1944: Militkrimoj: SS vivbruligis en Gruszowiec (proksime al Limanowa) 33 personojn kaj ekflamigis 11 domojn, kaj germanaj ĝendarmoj pafekzekutis 12 personojn en 2 aliaj lokoj; holokaŭsto: de Aŭŝvico foriris transporto kun 634 judinoj al koncentrejo en Bergen-Belsen; Heinrich Himmler ordonis ne plu mortigi malliberulojn per gaso en koncentrejo-ekstermejo Aŭŝvico; laŭ invito de Nov-Zelando de Irano al Wellington alvenis 732 polaj plejparte orfaj infanoj kun iliaj 102 prizorgantoj - ili estis viktimoj de sovetaj deportadoj (1940-1941), en 1942 evakuiĝis el gulagoj en Sovetunio kune kun generalo Władysław Anders; japana 1-a balona regimento utiligante aerfluojn komencis sendi direkte al Usono balonojn kun alkroĉitaj bomboj - entute oni ellasis ĉ. 9 mil, sed kun eta efiko; Itala kampanjo: pola 3-a Divizio de Karpatoj-Pafistoj konkeris Monte Caminate; nokte de la 1-a/2-a de novembro RAF atakis Oberhausen
- 1944: En Britio Donald Watson fondis Veganan Societon - okupiĝantan pri popularigo de senlakta vegetarismo
- 1945: Aŭstralio aliĝis al Unuiĝintaj Nacioj
- 1945: Nord-Koreio: oficiala taggazeto "Laborista Gazeto" estis publikigita kun la nomo "Chongro"
- 1946: En Pollando estonta papo Karol Wojtyła ordiniĝis
- 1949: Germana gazeto "Frankfurter Allgemeine Zeitung" ekaperis
- 1950: Du naciistoj el Puerto-Riko provis murdi usonan prezidenton Harry S. Truman
- 1950: Papo Pio la 12-a anoncis la dogmon pri Ĉielenpreno de Maria
- 1952: Unua nuklea testo sur la atolo Eniwetok — 10 megatuna eksplodo laŭ TNT-ekvivalento
- 1954: Alĝerio: Naciliberiga Fronto komencis bataladon pri sendependeco
- 1955: Sovetunio denove laŭleĝigis aborton, malpermesitan en 1936
- 1956: Sueza krizo: Israelo, Britio kaj Francio invadis Egiption
- 1956: En Barato kreiĝis subŝtatoj Keralo, Andra-Pradeŝo kaj Karnatako
- Hungara revolucio de 1956
- Ĉefministro Imre Nagy anoncis forlason de la Varsovia Traktato kaj neŭtralecon de Hungario
- Radioparolado de János Kádár okazas dum forveturo de Ferenc Münnich al Moskvo
- Gergely Pongrátz iĝas ĉefkomandanto de la insurekcio, kiu komenciĝis kiel kontraŭkomunisma kaj finiĝis kiel kontraŭsoveta
- Papo Pio la 12-a eldonis la duan el 3 enciklikoj pri defendo de la hungara libereco, dum Okcidenta Eŭropo kaj Usono tute silentis
- 1957: Eksperimenta Studio de Pola Radio fondiĝis
- 1962: Sovetunio: lanĉo de la unua kosmoveturilo al Marso — AMS Mars-1
- 1962: En Italio aperis komikso "Diabolik"
- 1963: Malkovro de la unua kvazaro
- 1969: Rumanio: en Bukareŝto fondiĝis Eŭropa Atletika Asocio
- 1970: Sacerdota Fratio de Sankta Pio la 10-a fondita de la franca ĉefepiskopo Marcel Lefebvre
- 1981: Antigvo-Barbudo fariĝis sendependa de Britio
- 1988: Likud gajnis parlamentan balotadon en Israelo
- 1991: Novelektita prezidento Ĝoĥar Dudajev proklamis kreadon de la nova sendependa ŝtato Iĉkerio.
- 1993: Traktato de Mastriĥto ekvalidis — Eŭropa Unio ekbaziĝis sur tri pilieroj: Eŭropa Komunumo, Komuna ekstera kaj sekureca politiko de la Eŭropa Unio, Polica kaj juĝa kunlaboro pri punaferoj
- 1993: Valuto: turkmena manato ekvalidis
- 1996: Okcidenta Azio: araba informa televido Al-Ĝazira startis en Kataro
- 1998: Reformita Eŭropa Kortumo pri Homaj Rajtoj ekfunkciis en Strasburgo
- 1998: Niĝerio subskribis interkonsenton por fini kvinmonatan civilan militon en Gvineo Bisaŭa inter ribeluloj kaj prezidento João Bernardo Vieira
- 2000: En Barato kreiĝis subŝtato Ĉhatisgaro
- 2004: Pollando iĝis plenrajta membro de Eŭropolo
- 2004: Estinta komunista ĉefministro de Portugalio José Manuel Durão Barroso iĝis prezidanto de Eŭropa Komisiono, kies komisaroj apartenis al komunistaj organizaĵoj
- 2005: Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj proklamis Tagon de la memoro pri la viktimoj de la holokaŭsto fiksante daton de la datreveno de la liberigo de koncentrejo Aŭŝvico, okazanta la 27-an de januaro
- 2006: Internacia Sindikata Konfederacio fondiĝis en Vieno
- 2006: Unuaj simptomoj de malsano ĉe Aleksandr Litvinenko, venenigita per donita teo kun izotopo de polonio 210
- 2010: Prezidento Dmitrij Medvedev kiel unua rusia ŝtatestro vizitis la Kurilajn Insulojn
- 2014: Eŭropa Komisiono sub gvido de estinta ĉefministro de Luksemburgio Jean-Claude Juncker komencis funkcii
- 2015: Agnieszka Radwańska kiel unua pola tenisistino venkis en Singapuro turniron WTA Finals, konsiderata neoficiala mondĉampionumo
- 2015: Reganta Partio de Justeco kaj Disvolviĝo venkis antaŭtempan baloton al Granda Nacia Asembleo de Turkio, regajnante absolutan plimulton
- 2016: Germana futbalisto Miroslav Klose oficiale finis sian karieron
- 2018: Pro elĉerpiĝo de brulaĵo la misio de usona kosmosondilo Dawn, orbitanta ĉirkaŭ nanplanedo Cereso, estis finita
- 2020: En Moldavio okazis unua raŭndo de prezidenta balotado: al la dua transiris Maia Sandu kaj oficanta prezidento
- Invado de Rusio en Ukrainion
- 2022: 251-a tago de la rusa agreso: Pasinttage rusoj elpafis 78 diversajn raketojn kontraŭ civilajn objektojn de Ukrainio, en pli ol cent pripafoj ankaŭ pere de aviadiloj atakis pli ol 50 setlejojn, i.a. en Donecka provinco; nokte en Mikolajivo rusa pafaĵo trafis gimnazion, aliaj 3 al Teknologia universitato, kie pereis virino kaj 5 personoj estis vunditaj; en Mikolajiva provinco ukrainaj aviadiloj kaj artilerio atakis grupiĝojn de malamiko en ĉ. 180 fajraj misioj — 650 rusiaj soldatoj pereis; dum unuhora intervjuo el bunkro de Kievo prezidanto de Ukrainio ne malkaŝis sian disreviĝon pri Israelo, kiu ne montris post la invado klaran rilaton favoran al Ukrainio; Sergej Ŝojgu: 87 mil mobilizitoj trafis al fronto; oni informis, ke ukrainaj instruistoj ricevis de Google kaj Unesko 30 mil tekokomputilojn; ukraina stabo: rusia okupacia administracio de Ĥersono estis translokita al Skadovsk; Sekurec-Servo de Ukrainio arestis sabotiston de rusia spionagentejo, kiu preparis atencojn al fervoja trako en Odeso
- Mondreago: Kanado sankciigis kelkajn personojn kaj instituciojn en Irako; deputitoj al Dumao Anatolij Karpov post mistera akcidento estas en komato; prezidanto de Liberal-demokratia Partio de Rusio Leonid Sluckij pritaksis, ke dum la lastaj 30 jaroj la nombro de parolantaj ruslingve malgrandiĝis je 80 milionoj; Nordia Konsilantaro: en Helsinko ĉefministrino de Islando esprimis fortan kaj senfleksan apogon al Ukrainio; Usono promesis al Ukrainio liveri sume 8 aer-defendsistemojn NASAMS, du estos baldaŭ dismetitaj — 1 400 Stinger, de mallonga atingo, estis jam transdonitaj; Britio konfirmis sian ŝlosilan rolon ekde la invado pri helpo al Ukrainio kontraŭ ciberatakoj
- 2023: 616-a tago de la rusa agreso: Pasinttage ĝis 120 mobilizitajn soldatojn el Ĉuvaŝa Bataliono pereis aŭ estis vunditaj pro pripafo fare de ukraina HIMARS — regopovoj de Rusio minacas al ĉuvaŝoj per reprezalioj pro eventala disvastigo de "falsaj informoj" (oficiale 19 mortigitoj kaj ne malpli ol 40 vunditoj); rusia armeo lastan tagon pripafis 118 setlejojn en 10 regionoj de Ukrainio, ĉi-jare la plej multe;
- Mondreago: Pola ambasadoro en Moskvo nomis malhonorigon de milita tombejo en Mednoje, kun ĉ. 6 300 polaj oficiroj murditaj de NKVD, kiel historia barbareco kaj politika skizofrenio — septembre oni tie starigis kvar bustojn de la ekzekutistoj de poloj: Lenin, Stalin, Feliks Dzerĵinskij kaj Miĥail Kalinin
Naskiĝoj
- 846: Ludoviko la 2-a, reĝo de Frankio el dinastio Karolidoj (m. 879)
- 1351: Leopoldo la 3-a, duko de Aŭstrio, pereinta en la batalo de Sempach (m. 1386)
- 1485: Jan Dantyszek, pola vojaĝisto, diplomato, episkopo, latina-pola poeto de renesanco, reĝa sekretario kaj unua pola ambasadoro (m. 1548)
- 1526: Katarina Jogajlido, pola reĝidino, sveda reĝino (m. 1583)
- 1530: Étienne de La Boétie, franca verkisto, eseisto, politika filozofo kaj juristo (m. 1563)
- 1585: Jan Brożek, pola matematikisto, astronomo, muzikisto, kuracisto, verkisto kaj parolisto, rektoro de Krakova Akademio, adepto de suncentrismo, unua biografo de Koperniko (m. 1652)
- 1596: Pietro da Cortona, itala pentristo kaj arkitekto (m. 1669)
- 1636: Nicolas Boileau, franca poeto, historiisto pri Ludoviko la 14-a, membro de Franca Akademio (m. 1711)
- 1652: Henrik Berzeviczy, hungara jezuito, profesoro, instruisto, fakverkisto (m. 1713)
- 1661: Ludoviko de Francio, heredonto de franca trono (m. 1711)
- 1714: Johann Joachim Spalding, germana teologo (m. 1804)
- 1727: Ivan Ŝuvalov, rusa nobelo, fondinto de la Rusia Akademio de Belartoj (m. 1794)
- 1757: Antonio Canova, itala skulptisto, pentristo, arkitekto (m. 1822)
- 1775: Johann Heinrich Besser, germana eldonisto kaj librovendisto (m. 1826)
- 1778: Gustavo la 4-a Adolfo, reĝo de Svedio el Oldenburga dinastio (m. 1837)
- 1808: John Taylor, usona kleriko de mormonoj, prezidanto de la Eklezio de Jesuo Kristo de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj (m. 1887)
- 1818: Imre Szacsvay, hungara advokato kaj politikisto (m. 1849)
- 1832: Gyula Szapáry, ĉefministro de Hungario, grafo (m. 1905)
- 1841: Charles Laisant, franca matematikisto kaj politikisto, vicprezidanto de Espéranto-France (m. 1920)
- 1845: Sámuel Teleki, hungara grafo, verkisto kaj vojaĝisto en Afriko, membro de Hungara Scienca Akademio (m. 1916)
- 1853: Benjamin Kiesewetter, germana entreprenisto kaj politikisto (m. 1934)
- 1862: Feliks Koneczny, pola verkisto, ĵurnalisto, bibliotekisto, historiisto kaj historiozofo, kreinto de originala koncepto pri civilizoj kaj ties kritikisto, okupiĝanta pri historio de Mez-Orienta Eŭropo (m. 1949)
- 1865: Károly Gspann, hungara, rumania hungara kuracisto (m. 1938)
- 1871: Stephen Crane, usona naturalisma verkisto kaj ĵurnalisto (m. 1900)
- 1873: Wilhelm Róbin, pola kuracisto, iniciatinto kaj unua prezidanto de Universala Medicina Esperanto-Asocio, ĉefkunlaboranto de la Enciklopedio de Esperanto, viktimo de la germana Operaco Reinhardt (m. 1942)
- 1877: Else Ury, germana verkistino konata de la adoleskantina romano (m. 1943)
- 1878: Carlos Saavedra Lamas, argentina Nobelpremiita politikisto, diplomato kaj juristo (m. 1959)
- 1879: Pál Teleki, hungara geografo kaj politikisto, ĉefministro de Hungario (m. 1941)
- 1880: Alfred Wegener, germana sciencisto pri kontinenta drivado (m. 1930)
- 1880: Ŝalom Aŝ, pola judo verkanta en la jida lingvo, prezidanto de la jida PEN-klubo, aktivulo de haskala-movado, elmigrinta al Usono, kontribuanta al juda-kristana interkompreno (m. 1957)
- 1887: L.S. Lowry, brita pentristo, pejzaĝisto de Nordokcidenta Anglio (m. 1976)
- 1889: Jan Silhan, pola oficiro, poligloto, redaktoro, esperantisto, internacia aganto de blindula movado, prezidanto de Universala Asocio de Blindul-Organizaĵoj (m. 1971)
- 1889: Hannah Höch, germana pentristo, grafika artisto kaj kolaĝ-artisto de dadaismo (m. 1978)
- 1893: A. Paul Weber, germana litografiisto kaj pentristo (m. 1980)
- 1900: Endre Mann, rumania hungara ĵurnalisto, tradukisto, redaktoro (m. 1964)
- 1902: Nordahl Grieg, norvega verkisto, ĵurnalisto (m. 1943)
- 1903: Jean Tardieu, franca artisto, verkisto de Absurda Teatro (m. 1995)
- 1906: Egon Lendl, aŭstra geografo (m. 1989)
- 1909: Herbert von Marouschek, aŭstra regionhistoriisto kaj publikigisto (m. 1961)
- 1911: Henri Troyat, franca verkisto (m. 2007)
- 1913: Andrzej Mostowski, pola matematikisto kaj logikisto, kontribuanta i.a. al aroteorio kaj modeloteorio (m. 1975)
- 1914: Moshe Teitelbaum, hungara ĥasido, reprezentanto de Ortodoksa Judismo (m. 2006)
- 1921: Ilse Aichinger, aŭstra verkistino, membrino de Gruppe 47 (m. 2016)
- 1923: Victoria de los Ángeles, hispana kantistino (soprano) (m. 2005)
- 1927: János Varró, rumania hungara literaturhistoriisto, verkisto, tradukisto (m. 2004)
- 1928: Josef Hála, ĉeĥa pianisto, klavicenisto kaj muzika pedagogo, profesoro (m. 2019)
- 1929: Ernst Lossa, viktimo de sistema murdo de homoj kun fizikaj, mensaj kaj emociaj handikapoj en Germanio kadre de Aranĝo T4 (m. 1944)
- 1933: Vjaĉaslaŭ Adamĉik, soveta, belorusa verkisto, dramisto, filmscenaristo kaj ĵurnalisto (m. 2001)
- 1933: Borbála Porzsolt, rumania hungara pentristino kaj grafikistino (m. 2021)
- 1935: Edward Said, usona kulturkritikisto, profesoro pri kompara literaturscienco, aŭtoro de la libro Orientalismo (m. 2003)
- 1937: Roman Dobrzyński, pola ĵurnalisto, estrarano de Pola Esperanto-Junularo, vicprezidanto de TEJO, redaktoro de "Kontakto", LKK-ano de UK 1987, vicprezidanto de UEA, esperantiginta televidan lingvokurson de BBC Mazi en Gondolando, Honora Membro de UEA
- 1939: Imre Márkó, rumania hungara novelisto, kritikisto
- 1939: Bernard Kouchner, franca kuracisto kaj politikisto, kunfondinto de organizaĵoj Kuracistoj sen landlimoj kaj Kuracistoj tutmondaj
- 1942: Heinz Dopsch, aŭstra historiisto
- 1943: Salvatore Adamo, belga-itala kantisto franclingva
- 1944: Rafik Hariri, ĉefministro de Libano, miliardulo, politikisto, murdita (m. 2005)
- 1950: Robert B. Laughlin, usona Nobelpremiita fizikisto okupiĝinta pri ondfunkcioj
- 1962: Magne Furuholmen, norvega muzikisto kaj pentristo
- 1963: Katja Riemann, germana aktorino kaj kantistino
- 1972: Prince Henry Ozoemena Ogúinye, niĝeria esperantisto, ĵurnalisto kaj altlerneja lekciisto, partoprenanto de korespondaj kursoj, fondinto de pluraj Esperanto-kluboj kaj asocioj, prezidanto de la Esperanto-Federacio de Niĝerio, kiun li reprezentis en la Komitato de UEA, kontribuanto al "Kontakto", "Monato" kaj aliaj revuoj, partoprenanto de Afrikaj Esperanto-Kongresoj
- 1973: Aishwarya Rai, barata aktorino kaj modelulino
Mortoj
- 987: Harald la 1-a, reĝo de Danio kaj Norvegio, reganto de Anglio, akceptinta kristanismon (n. ĉirkaŭ 911)
- 1112: Henriko de Burgonjo, grafo de Portugalio, (n. 1066)
- 1319: Uguccione della Faggiuola, itala kondotiero, politikisto kaj militisto (n. ĉirkaŭ 1250)
- 1399: Johano la 4-a, duko de Bretonio, grafo de Richmond (n. ĉirkaŭ 1339)
- 1497: Filippo Buonaccorsi, itala humanisto (n. 1437)
- 1546: Giulio Romano, itala pentristo kaj arkitekto (n. ĉirkaŭ 1499)
- 1561: Christoph Amberger, germana priportreta pentristo (n. 1490)
- 1588: Jean Dorat, franca klasika filologo, poeto, erudiciulo, helenisto kaj humanisto, membro de Plejado (n. 1508)
- 1597: Edward Kelley, angla alkemiisto, advokato, mediumo kaj glosopoeto, posedanto de Ŝtono de la saĝuloj (n. 1555)
- 1676: Gisbertus Voetius, nederlanda kalvinista teologo kaj orientalisto en Universitato de Utrecht (n. 1589)
- 1700: Karlo la 2-a, lasta habsburga reĝo de Hispanio (n. 1661)
- 1708: Georgo Bánffy, hungara nobelo, transilvania magnato, unua guberniestro de Transilvanio (n. 1661)
- 1804: Johann Friedrich Gmelin, germana botanikisto, entomologo kaj naturalisto (n. 1748)
- 1818: Christoph Gottlieb Steinbeck, germana predikisto, juristo kaj verkisto
- 1854: Johann Matthias Ranftl, aŭstra ĝenro-pentristo (n. 1804)
- 1860: Aleksandra Teodorovna, reĝidino de la Reĝlando Prusio, carino de Rusio (n. 1798)
- 1870: Ephraim Salomon Unger, germana matematikisto verkinta disertaĵon pri trigonometriaj funkcioj (n. 1789)
- 1880: José Maria da Silva Paranhos, brazila ŝtatestro, instruisto, politikisto, ĵurnalisto, diplomato kaj monarkisto (n. 1819)
- 1883: Júlia Bányai, hungara heroino de Hungara revolucio el Transilvanio (n. 1824)
- 1892: László Lovassy, hungara juristo, partoprenanto de la Hungara revolucio de 1848 (n. 1835)
- 1893: Jan Matejko, pola pentristo de historiaj eventoj kaj bataloj, historiozofo (n. 1838)
- 1894: Aleksandro la 3-a, rusia imperiestro el dinastio Romanovoj (n. 1845)
- 1896: Alajos Degré, hungara verkisto, advokato, politikisto (m. 1819)
- 1903: Theodor Mommsen, germana Nobelpremiita filologo, historiisto kaj juristo, esploristo de Romio (n. 1817)
- 1907: Alfred Jarry, franca simbolista verkisto, konata de sia teatraĵo Reĝo Ubu (n. 1873)
- 1910: Simon Aichner, aŭstra princepiskopo kaj fakulo pri kanona juro (n. 1816)
- 1921: Adam Zakrzewski, pola sciencisto, spertulo pri statistiko kaj planlingvoj, partoprenanto de la unua UK 1905, membro de Lingva Komitato, aŭtoro de gramatiko kun sintakso, Esperanto en sia unua jardudeko 1887-1908, Historio de Esperanto kaj pluraj broŝuroj en la pola, franca kaj Esperanto (n. 1856)
- 1938: Emil Böszörményi, rumania hungara ĵurnalisto kaj advokato, murdita (n. 1890)
- 1942: Johannes Dietterle, germana pastoro, filologo, orientalisto, profesoro, direktoro de Saksa Esperanto-Instituto, kunlaboranto de la firmo Ferdinand Hirt und Sohn, prezidanto de UK 1923, membro de Lingva Komitato, vicprezidanto de la Akademio de Esperanto, komitatano de UEA, konata de la Bildotabuloj por la instruado de Esperanto kaj La Vendreda Klubo, ordiganto de la Originala Verkaro de Zamenhof (n. 1866)
- 1947: Tilly Aston, aŭstralia blinda poetino kaj verkistino, fondintino de la Asocio por Progresigo de Blinduloj, instruistino, socia agantino kaj esperantistino korespondanta mondvaste (n. 1873)
- 1955: Ágoston Marich, hungara oficisto, fondinto de pluraj Esperanto-gazetoj kiel "La Verda Standardo" kaj "La Polico", kolektisto de esperantaĵoj (n. 1883)
- 1955: Dale Carnegie, usona verkisto pri psikologio kaj kuntrejnado (n. 1888)
- 1956: Pietro Badoglio, itala oficiro, ĉefministro de Italio (n. 1871)
- 1957: Michael Gundringer, aŭstra verkisto kaj regionhistoriisto (n. 1876)
- 1961: Hugó Mund, hungara pentristo kaj bibliotekisto (n. 1892)
- 1961: Géza Delly-Szabó, rumania hungara komponisto, studento de Ödön Farkas (n. 1883)
- 1971: Gertrud von Le Fort, germana verkistino, membrino de la movado Revivigo katolika (n. 1876)
- 1972: Ezra Pound, usona poeto, kritikisto, tradukisto, reprezentanto de modernismo, adepto de la itala faŝismo (n. 1885)
- 1983: Anthony van Hoboken, nederlanda-svisa muzikologo ellaborinta ampleksan registron de ĉiuj komponaĵoj de Joseph Haydn (n. 1887)
- 1989: Hoimar von Ditfurth, germana kuracisto, verkisto, populariganto de scienco (n. 1921)
- 1989: Karl Steuerwald, germana pedagogo, filologo kaj turkologo (n. 1905)
- 1997: Władysław Misiewicz, pola esperantisto, kiu finis pedagogian kurson laŭ Cseh-metodo dum UK 1931 kaj instruis 500 lernantojn ĝis UK 1959, budhano kaj tradukisto de paliaj tekstoj (m. 1910)
- 1997: Carl Støp-Bowitz, norvega zoologo, prezidanto de Norvega Esperantista Ligo kaj de Internacia Scienca Asocio Esperantista, lekciisto de Internacia Kongresa Universitato, profesoro ĉe AIS, ĉefkunlaboranto de PIV pri zoologio kaj geologio, membro de Akademio de Esperanto, vicprezidanto de UEA, kunaŭtoro de Sciencaj Studoj bazitaj sur originalaj esploroj kaj observoj (n. 1913)
- 1999: Josef Rumler, ĉeĥa slavisto, poeto kaj tradukisto, honora membro de ĈEA, tradukisto por "Fonto" (n. 1922)
- 2005: Gladys Tantaquidgeon, usona antropologino, socia agantino, sanigistino merita pri kovservo kaj popularigo de kulturo kaj tradicioj de sia tribo moheganoj, centjarulino (n. 1899)
- 2006: William Styron, usona verkisto (n. 1925)
- 2007: Paul Tibbets, usona militaviadisto de atombomba atako de Hiroŝimo (n. 1915)
- 2008: Yma Sumac, perua kantistino (soprano) (n. 1922)
- 2008: Jacques Piccard, svisa oceanografia sciencisto esplorinta helpe de batiskafo la Marianan Fosegon (n. 1922)
- 2009: Claude Lévi-Strauss, franca antropologo, etnologo kaj filozofo, kunfondinto de strukturismo (n. 1908)
- 2012: Agustín García Calvo, hispana gramatikisto, poeto, dramaturgo, eseisto, tradukisto kaj filozofo (n. 1926)
- 2015: Günter Schabowski, germana politikisto, nekonscia kunfaliginto de Berlina muro (n. 1929)
- 2023: Georgina Almanza, kuba aktorino kaj esperantistino (n. 1933)
Specialaj tagoj kaj festoj
- Festoj kaj rememoroj en Katolika Eklezio:
- Festo de Ĉiuj Sanktuloj
- Nacia tago en Alĝerio, komenco de la batalado pri sendependeco (1954)
- Suda Barato:
- Fondiĝtago de Karnatako (1956) - uzantoj de kanara lingvo apartiĝis
- Fondiĝtago de Keralao (1956)
- Britaj Virgulinsuloj - Tago de Libereco
- Nacia tago en Antigvo-Barbudo, tago de la sendependiĝo (1981)
- Veganismo: Monda Tago de Veganoj ekde 1994
Tagoj de semajno
La 1-a de novembro estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Lundo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Mardo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Merkredo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Vendredo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Sabato en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.