Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
majo 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
majo | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | ||
6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 |
13 | 14 | 15 | 16 | 17 | 18 | 19 |
20 | 21 | 22 | 23 | 24 | 25 | 26 |
27 | 28 | 29 | 30 | 31 | ||
aranĝo de 2024 tagoj |
La 1-a de majo estas la 121-a tago de la jaro (la 122-a en superjaroj) laŭ la gregoria kalendaro. 244 tagoj restas.
Je la 1-a de majo okazis, interalie:
Eventoj
- Romia Imperio
- 305: Romia imperiestro Diokleciano abdikis kaj ekloĝis en palaco en Split. Abdikis ankaŭ imperiestro Maksimiano
- 381: Imperiestro Teodozo la 1-a malfermis unuan koncilion de Konstantinopolo
- 408: Teodozo la 2-a iĝis Orientromia Imperiestro
- 524: Reĝo Sigismundo de Burgundio estas ekzekutita en Orléans post 8-jara regado - sukcedita de lia frato
- 1187: Krucmilitoj: venko de ajubidoj kun templanoj kaj Malta Ordeno en batalo ĉe la fonto Cresson (apud Nazareto)
- 1351: Zuriko aliĝis al la Svisa Ĵurkomunumo
- 1356: Germana-romia imperiestro Karolo la 4-a kaj reĝo de Pollando Kazimiro la 3-a subskribis pakton de Prago, renovigon de pactraktato de Namysłów el 1348
- 1402: Franca esploristo Johano de Béthencourt en hispana servo fornavigis de La Rochelle por konkero de Kanariaj Insuloj
- 1464: Angla reĝo Eduardo la 4-a nuptis Elizabeth Woodville
- 1519: Itala ermito Francisko de Paola estis kanonizita de papo Leono la 10-a
- 1576: Krakovo: en katedralo sur Vavelo okazis nupto kaj kronado de la reĝo de Respubliko de Ambaŭ Nacioj Stefano Báthori kun Anna Jogajlido
- 1648: Dum la 6-a milito inter Venecia respubliko kaj Otomana Imperio turka armeo komencis sieĝon de Candia sur Kreto
- 1707: Akto de Unio inter Reĝlando de Anglio kaj Reĝlando Skotlando ekvalidis kreante la Reĝlandon de Granda Britio
- 1751: Pollando: incendio de Nowogródek
- 1753: Sveda sciencisto Karolo Lineo publikigis verkon Species Plantarum, enhavanta priskribon de lia sistemo klasifiki plantojn, kiu kun la pli frua "Systema Naturae" kreis botanikan nomenklaturon
- 1776: Germana framasono Adam Weishaupt fondis sekretan societon de Iluminatoj
- 1786: Vieno: en burgoteatrejo okazis premiero de la itala komika opero La geedziĝo de Figaro komponita de Wolfgang Amadeus Mozart kaj baziĝanta sur la komedio de Pierre-Augustin Caron de Beaumarchais
- 1808: En Varsovia Duklando kaj Libera Urbo Gdańsk (sub franca protektorato) ekvalidis Napoleona kodo - valida ĝis sendependiĝo de Pollando en 1918
- 1821: Turkoj eniris al Moldavio, Brăila kaj Valaĥio, Giurgiu, Călărași, Calafat kaj Bechet por estingi la ribelon kontraŭ Otomana Imperio, gvidatan de Tudor Vladimirescu
- 1832: Caro Nikolao la 1-a malfondis Vilnan universitaton kaj Liceon de Krzemieniec por puno pro partopreno de multaj lekciistoj kaj studentoj en la Novembra ribelo kontraŭ la Rusia Imperio, kaj malfermis gimnaziojn kun rusigo de ĉiuj lernejoj
- 1840: En Britio aperis la unua poŝtmarko Penny Black (Nigra Penco), kun portreto de la juna reĝino Viktoria
- 1851: Internacia Granda Ekspozicio malfermiĝis en Londono
- 1853: Konstitucio de Argentino estis voĉdonita
- 1863: Usona Enlanda Milito: Kongreso de Konfederaciitaj ŝtatoj de Usono akceptis novan flagon
- 1864: Katolika Eklezio malpermesis legadon de libroj pri spiritismo
- 1865: Milito de la Trilanda Alianco: Brazilo, Argentino kaj Urugvajo aliancis por renversi paragvajan diktatoron Francisco Solano López
- 1886: Tumulto de Haymarket Square komencita: eko de ĝenerala striko en Usono, kiu atingis okhoran labortagon, festata tutmonde kiel Tago de la Laboro
- 1891: En Francio paca manifestacio de laboristoj postulantaj la okhoran labortagon estis subpremita dum la amasbuĉado en Fourmies
- 1895: Pollando: lumturo en Krynica Morska ekfunkciis
- 1898: Hispana-usona milito: usona ŝiparo venkis en batalo de Manila Golfo
- 1905: En Varsovio rusa armeo masakris unuamajan manifestacion - 37 personoj pereis kaj kelkdeko vundiĝis, en Lublin kaj Lodzo pereis po dekkelkaj personoj
- Unua mondmilito
- 1915: RMS Lusitania fornavigas de Nov-Jorko tra Norda Atlantiko - post ses tagoj estis torpedita ĉe la marbordo de Irlando perdante 1 198 homojn, unu el supervivintoj estis brita esperantisto Frank Harold Sweet
- 1918: Varsovio: socialisto Ignacy Daszyński, kunkreinto de la pola sendependeco, dum la unuamaja manifestacio parolis pri milionoj da kadavroj kaj kripluloj de la milito - lia oratoraĵo estis cenzurita de aŭstraj regopovoj
- 1919: Dua Pola Respubliko iĝis membro de Universala Poŝta Unio
- 1921: En Jafo dum araba-juda tumulto 95 personoj pereis kaj 219 vundiĝis
- 1922: Aeroflot funkciigis sian unuan internacian ligon laŭ itinero Moskvo-Königsberg
- 1925: Kipro oficiale ricevis statuson de brita kolonio
- 1925: Nokte de la 30-a de aprilo/1-a de majo germanaj sabotistoj elreligis en stacidomo de Chojnice pasaĝeran trajnon veturantan al Królewiec - 29 personoj pereis kaj 14 vundiĝis. Celo de ripetiĝantaj germanaj atakoj laŭ la linio Chojnice-Tczew estis pruvo, ke polaj fervojistoj ne kapablas certigi sekuran trafikon
- 1928: Silezia Partio Socialista kreiĝis por kontraŭstari al Pola Partio Socialista
- 1930: Oni oficiale akceptis kaj anoncis nomon de Plutono
- 1931: Nov-Jorko: usona prezidento Herbert C. Hoover malfermis Empire State Building
- 1934: Regantaj aŭstrofaŝistoj de kanceliero Engelbert Dollfuß proklamis aŭtoritatecan konstitucion
- 1941: Premiero de la usona filmo Civitano Kane, reĝisorita de Orson Welles
- Dua mondmilito
- 1940: nuligo de la 12-a Somera Olimpiko en Helsinko pro la milito; Norvega Fronto: konvojo FP-3 kun 13-a duonbrigado de Fremdula legio kaj pola Memstara Brigado de Podhale-Pafistoj eknavigis de Scapa Flow al Harstad kaj Tromsø; Adolf Hitler forŝovis la atakon de Okcidento al 5-a de majo
- 1941: Provinco Vartlando: sur urba stadiono en Poznań germanoj kreis centralon por 11 labortendaroj por judoj, kie laboris ĉirkaŭ 1000 personoj; Okupata Grekio: generalo Georgios Tsolakoglou kreis kunlaborisman registaron; Luftwaffe dum 3 laŭvicaj noktoj atakis Liverpool kaj Birkenhead; Wehrmacht komencis dusemajnan ĉefatakon dum sieĝo de Tobruko
- 1942: Operaco Reinhardt: germanoj murdis en Ryki 150 transportatajn al Dęblin judojn; Japanoj aneksis Mandalajon en Birmo
- 1944: koncentrejo KL Warschau iĝis filio de Majdanek; en Aŭŝvico estis gasumita juda poeto kaj dramisto Icĥok Kacenelson, aŭtoro de La kanto pri murdita juda nacio; nokte de la 1-a/2-a de majo Aviado de Fora Agado atakis Lvovon kaj Stanisławów; apud Atenoj 200 grekaj komunistaj malliberuloj estis mortigtaj de germanoj venĝe pro partizana atenco kontraŭ generalo Franz Krech en Lakonio; Ĉina Fronto: dekstra alo de japana 12-a Armeo redirektiĝis nord-okcidente al Lŭojango por frakasi ĉinan 31-a Armean Grupon (dutaga transiro); sesio de ĉefministroj de Brita Komunumo en Londono komencita
- 1945: Meklenburgo-Antaŭpomerio: 2500 personoj, ĉefe virinoj amase sinmortigis en Demmin timante alvenon de la Ruĝa Armeo (konkero de Nemmersdorf); germana ministro pri propagando Joseph Goebbels mortigis sian edzinon Magda, kiu pli frue venenis sesopon de siaj infanoj, kaj sinmortigis; restanta en Plön admiralo Karl Dönitz je la 15:18 ricevis telegramon pri morto de Adolf Hitler kaj alparolis per radiostacio Hamburg; en Meklenburgo trupoj de la 2-a Ukraina Fronto ekregis Stralsund, Ribnitz, Marlow, Laage, Grimmen, Waren, Wesenberg kaj Mirow; en Ĉeĥoslovakio trupoj de 4-a UF liberigis Bohumín, Frysztak, Skoczów, Čadca kaj Velka Bytca, kaj de la 2-a UF - Vyskov; sur teritorio de la Protektorato Bohemio kaj Moravio eksplodis maja ribelo de ĉeĥa popolo; en Moskvo kaj Leningrado okazis armeaj paradoj; Balkana Fronto: en Istrio jugoslavia mara infanterio direkte al Pula okupis Vodnjan, kaj aliaj taĉmentoj - Postojna; Itala Fronto: apud Monfalcone renkontiĝo de jugoslavia 4-a Armeo kun novzelanda 2-a Infanteria Divizio; Okcidenta Fronto: en Vorarlberg franca 1-a Armeo okupis Bregenz; en marŝo al Innsbruck 6-a Armea Korpuso de usona 7-a Armeo transiris germanan-aŭstran landlimon apud Mittenwald kaj atingis Seefeld; trupoj de usona 3-a Armeo transiris riveron Inn enirante al Supra Aŭstrio, trupoj de brita 2-a Armeo dislokiĝis apud Lauenburg
- 1946: Okcidenta Aŭstralio: trijara striko komencita en regiono de Pilbara fare de indiĝenaj aŭstralianoj por agnosko de homrajtoj, pago de justaj salajroj kaj laborkondiĉoj (ĝis aŭgusto 1949)
- 1948: Unua biciklista Pac-Konkurso komenciĝis – la plej granda amatora pluretapa voja bicikla konkurso en Orienta Eŭropo, kies itinero kondukis tra Pollando, Ĉeĥoslovakio kaj Germana Demokratia Respubliko (ĉ. 2000 km longa)
- 1949: Gerard Kuiper malkovris Nereidon, Neptunan lunon
- 1950: Stalinismo: laŭ ordono de pola kaj soveta marŝalo Konstantin Rokosovski en Pola Soldataro komenciĝis "purigo" kaj rusigo de ties komandantaro
- 1951: En Munkeno ekfunkciis Radio Libera Eŭropo/Radio Libero
- 1953: En Varsovio estis inaŭgurita Domo de Partio, konstruita per devigita monkolekto
- 1955: En Prago oni inaŭguris la plej grandan en la mondo monumenton al Josef Stalin, konstruitan dum apogeo de la kulto al personeco - detruita en 1962
- 1957: Hungara Televizio ekfunkciis
- 1960: Barato: ŝtatoj Guĝarato kaj Maharaŝtro fondiĝis
- 1960: Incidento de U-2: super Sovetunio apud Sverdlovsk oni pafalterigis spionan aviadilon Lockheed U-2 kun usona piloto majoro Gary Powers, kiu estis malliberigita
- 1961: Fidel Castro oficiale proklamis Kubon socialisma lando
- 1963: Okcidenta parto de Nov-Gvineo aliĝis al Indonezio kiel Okcidenta Nov-Gvineo
- 1964: Oni verkis kaj funkciigis la unuan programlingvon BASIC
- 1967: En Lasvegaso okazis nupto de Elvis Presley kaj Priscilla Beaulieu
- 1969: En Usono fondiĝis firmao AMD, produktanta i.a. procesorojn kaj fulmomemoron
- 1971: Usona sistemo Amtrak de pasaĝeraj trajnoj komencis funkcii
- 1977: En Istanbulo dum unuamajaj manifestacioj en bataletoj kun polico 36 personoj pereis
- 1978: Oni kreis kaj dissendis la unuan retan spamon
- 1979: Gronlando gajnis aŭtonomecon kun sia propra parlamento kaj registaro, sed restas parto de Danio
- 1979: Marŝalaj insuloj proklamis sin respubliko
- 1982: Falklanda milito: brita aeratako al ĉefurbo de la insularo Stanlejo
- 1983: Dum suspendo de la milita stato en Pollando en pluraj urboj de Pollando okazis, kiel jaron pli frue, unuamajaj kontraŭmanifestacioj organizitaj de subtera Solidareco - en Gdańsk, Gdynia, Krakovo kaj ties nuna kvartalo Nowa Huta, Poznań, Varsovio kaj Vroclavo polico atakis kaj arestis ĉirkaŭ mil personojn, 2 laboristoj estis pafmortigitaj
- 1985: Prezidento de Usono Ronald Reagan komerce embargis Nikaragvon
- 1986: sovetia novaĵagentejo ITAR-TASS oficiale raportis pri la nuklea akcidento de Ĉernobilo
- 1987: Papo Johano Paŭlo la 2-a beatigis germanan karmelaninon kaj filozofinon Edith Stein, murditan de germanoj en Aŭŝvico
- 1990: Ĉinio nuligis militjuron en Tibeto, enkondukitan marte 1989
- 1991: Okaze de 100-jariĝo de la encikliko de Leono la 13-a Rerum Novarum papo Johano Paŭlo la 2-a eldonis enciklikon Centesimus annus - rememore al la Katolika sociala doktrino, krome kritikas socialismon kaj novliberalismon
- 1993: Litovio: fonda kongreso de la politika partio Patrolanda Unio (litovaj konservativuloj, politikaj malliberuloj, deportintoj, naciistoj)
- 1995: Kroata armeo kaj polico eniris okcidentan Slavonion kaj dum kelkaj tagoj konkeris la tutan teritorion mortigante ĉirkaŭ 200 serbojn
- 1997: Brita Laborista Partio gajnis parlamentan balotadon
- 1999: Premiero de usona animea filmo Spongabobo
- 1999: Korpo de brita montogrimpisto George Mallory estis trovita sur Ĉomolungmo, 75 jarojn post lia malapero en 1924
- 2000: Prezidento de Usono Bill Clinton ordonis ĉesigon de superbruado en la sistemo GPS, danke al kio perfekteco de navigado kreskis de 100 al 20 metrojn
- 2003: En tertremo apud la turka urbo Bingol 176 personoj pereis kaj 520 vundiĝis
- 2004: La plej granda pligrandiĝo de Eŭropa Unio per aliĝo de dek pliaj ŝtatoj: Ĉeĥio, Estonio, Hungario, Kipro, Latvio, Litovio, Malto, Pollando, Slovakio kaj Slovenio
- 2005: En Varsovio fondiĝis sendependa agentejo Frontex por sekurigi eksterajn limojn de la Eŭropa Unio
- 2006: Prezidento Evo Morales dekretis pri naciigo de elterigo de bolivia tergaso
- 2008: En Ĉinio oni malfermis tramaran ponton de golfo Hangzhou
- 2010: Sur Times Square en Manhatano polico malarmigis bombon en aŭtomobilo - afgandevenan farinton oni arestis en aviadilo flugonta al Eŭropo
- 2011: Prezidento de Usono Barack Obama informis pri mortigo de Usama bin Laden, kaŝiĝanta en Abbottabad (Pakistano), la 2-an de majo laŭ pakistana tempo, dum operaco de speciala taĉmento
- 2011: En Vatikanurbo okazis beatigo de papo Johano Paŭlo la 2-a, celebrata de ties sekvanto Benedikto la 16-a
- 2014: 19 personoj pereis kaj 60 vundiĝis rezulte de atenca eksplodo de aŭtomobilo en la ĉefurbo de Niĝerio Abuĝo
- 2018: Pollando transprenis gvidadon de la Konsilio pri Sekureco de Unuiĝintaj Nacioj ĝis fino de 2019 - protekto de civiluloj dum konfliktoj kaj respekto de humanecaj rajtoj estos ĉefaj agaddirektoj
- Invado de Rusio en Ukrainion:
- 2022: Mariupolo: danke al UN kaj la Ruĝa Kruco pli ol 100 virinoj, infanoj kaj maljunuloj estis evakuitaj el fabriko Azovstal; urbestro de Burino estis arestita de ukrainoj kun riproĉo de kunlaborismo kun okupantoj; Nancy Pelosi kun usonaj kongresanoj vizitis matene Kievon
- 2023: grupo de pli ol 20 germanaj diplomatoj forlasis Moskvon
Naskiĝoj
- 1218: Rudolfo la 1-a, romia-germana reĝo de la Sankta Romia Imperio, la unua el dinastio de Habsburgoj (m. 1291)
- 1245: Filipo la 3-a, reĝo de Francio de kapetida dinastio (m. 1285)
- 1620: Miklós Zrínyi, hungara poeto, verkisto, kroata banuso, militestro batalanta kontraŭ turkoj (m. 1664)
- 1662: Zacharias Götze, germana teologo kaj lernejestro (m. 1729)
- 1704: Zsigmond Borosnyai Nagy, hungara reformita teologo, altlerneja instruisto (m. 1744)
- 1769: Duko de Wellington, anglo-irlanda nobelo, militisto kaj politikisto (m. 1852)
- 1772: Karl Friedrich von Gärtner, germana botanikisto (m. 1850)
- 1785: István Halmágyi, hungara departementestro, taglibristo (n. 1719)
- 1812: Alfonso Maria Ratisbona, franca advokato, katolika sacerdoto (m. 1884)
- 1819: Herman Melville, usona verkisto, famigita de la romano Moby-Dick (m. 1891)
- 1829: José de Alencar, brazila verkisto, ĵurnalisto, politikisto, prelegisto kaj teatrologo (m. 1877)
- 1830: Mother Jones, irlanda socialisma aktivulino (m. 1930)
- 1830: Guido Gezelle, flandra lirika verkisto, satiristo, lingvisto, ĵurnalisto kaj tradukisto (m. 1899)
- 1850: Carl Lindenberg, germana juristo kaj filatelisto (m. 1928)
- 1851: Ferenc Váró, hungara pedagogo, verkisto, tradukisto (m. 1924)
- 1852: Santiago Ramón y Cajal, hispana histologo Nobelpremiita pro esploroj de la strukturo de nerva sistemo (m. 1934)
- 1857: Theo van Gogh, nederlanda komercisto pri pentraĵoj, frato de Vincent van Gogh (m. 1891)
- 1868: Afonso Arinos, brazila verkisto, membro de la Brazila Beletristika Akademio (m. 1934)
- 1872: Hugo Alfvén, sveda komponisto, violonisto kaj pentristo (m. 1960)
- 1874: Romaine Brooks, usona-franca simbolista pentristino kaj portretistino, i.a. de Gabriele D'Annunzio (m. 1970)
- 1880: Konrad Weiß, germana poeto kaj kritikisto, membro de la movado Revivigo katolika (m. 1940)
- 1881: Pierre Teilhard de Chardin, franca filozofo, paleontologo, antropologo, jezuito provanta interpacigi kristanismon kun la moderna scienco (m. 1955)
- 1885: Clément Pansaers, belga poeto, dadaisto kaj egiptologo (m. 1922)
- 1895: Nikolaj Jeĵov, politika komisaro, ĉefo de NKVD, respondeculo pri stalinisma teroro, ekzekutita (m. 1940)
- 1899: Varma Elisabet Thilander, finna masaĝistino, manlaboristino, esperantistino kaj tradukistino, premiita ĉe Floraj Ludoj, elmigrinta al Svedio, kie ŝi edziniĝis al posedanto de brajla presejo Harald Thilander, esperantisto (m. 1986)
- 1900: Ignazio Silone, itala verkisto kaj politikisto, fondinto de la Itala Komunista Partio (m. 1978)
- 1901: Antal Szerb, hungara verkisto, profesoro de literaturo en la Scienca Universitato de Szeged, murdita (m. 1945)
- 1905: Theodor Oberländer, germana politikisto, nazia oficiro de Abwehr, germaniganto de poloj kaj organizinto de kontraŭpola Ukraina Legio, distingita per Federacia Meritkruco (m. 1998)
- 1907: Boris Dumbovich, hungara kuracisto kaj kuracilesploristo (m. 1972)
- 1908: Krystyna Skarbek, brita-pola spionino de MI6 dum la dua mondmilito (inspira ekzemplo por James Bond), murdita (m. 1952)
- 1908: Giovannino Guareschi, itala verkisto, ĵurnalisto kaj satiristo (m. 1968)
- 1909: Giannis Ritsos, greka poeto ligita kun komunista movado (m. 1990)
- 1909: Endel Puusepp, estona soveta ĉasaviadilisto partopreninta pli ol 30 bombmisiojn super Germanio, politikisto (m. 1996)
- 1915: Hanns Martin Schleyer, germana komercisto, nev-nepo de Johann Martin Schleyer (m. 1977)
- 1916: Glenn Ford, kanada-usona kina aktoro (m. 2006)
- 1917: Danielle Darrieux, franca aktorino, kantistino kaj dancistino (m. 2017)
- 1923: János Jánosi, rumanlingva kaj hungarlingva estetikisto, filo de Anna Látó (m. 2016)
- 1926: Péter Lax, hungara-usona matematikisto okupiĝanta pri diferenciala ekvacio
- 1928: Dénes Károlyi, rumania hungara historiisto ligita kun Reșița
- 1928: Raoul Servais, belga animaciisto (m. 2023)
- 1929: Ralf Dahrendorf, germana-brita politikisto kaj sociologo (m. 2009)
- 1929: Stanisław Mikulski, pola filma, teatra kaj televida aktoro konata kiel Hans Kloss el la filmserio Ludcelo pli granda ol vivo (m. 2014)
- 1929: Vladimir Sándor Blazsek, rumania hungara kemiisto, scienca ĉefesploristo de virus-esplora laboratorio de la Universitato pri Medicino kaj Farmacio de Târgu Mureș
- 1931: Béla Jánky, hungara poeto, ĵurnalisto, redaktoro kaj tradukisto (m. 2009)
- 1932: Sándor Reményi, rumania hungara matematikisto (m. 1998)
- 1933: Amarílio Hévia de Carvalho, brazila esperantisto (m. 2023)
- 1935: Enikő Nagy, rumania hungara pentristino kaj emajlartistino
- 1936: Włodzimierz Wesołowski, pola esperantisto el Lodzo, fakdelegito pri trafiko kaj vojkonstruado, LKK-vicprezidanto de UK 1987 (m. 2000)
- 1938: Sándor Csép, rumania hungara redaktoro, verkisto (m. 2013)
- 1939: Margit Kotsis-Nagy, hungara skulptistino
- 1945: Jenő Mihály Bartos, rumania hungara pentristo
- 1945: Rita Coolidge, usona kantistino
- 1950: Mihály Károlyi S., rumania hungara verkisto
- 1953: Irén Nagy, rumania hungara poetino kaj novelistino
- 1955: Kazurō Watanabe, japana amatora astronomo, ĉasisto de asteroidoj (kunmalkovrinta 670)
- 1956: Péter Domokos, rumania hungara grafikisto, artkritikisto
- 1960: László Kelemen, hungara komponisto, muzikfolkloristo
- 1963: Jarosław Sellin, pola ĵurnalisto, politikisto kaj parlamentano el la partio Juro kaj Justeco
- 1964: Zsigmond Erdős, rumania hungara filmreĝisoro
- 1972: Julie Benz, usona aktorino rolinta en televidaj serioj Senesperaj hejmvirinoj kaj Baffi la vampiromortigistino
- 1980: Zaz, franca kantistino miksanta ĵazon, francan varieteon kaj soulon
- 1987: Ábel Visky, rumania hungara filmreĝisoro, filo de Béla Visky S.
Mortoj
- 363: Kiriako el Jerusalemo, episkopo kaj martiro, kristana sanktulo
- 408: Flavio Arkadio, imperiestro de la Bizanca Imperio (n. 377)
- 1477: Pafnutij de Borovsk, rusa-tatara monaĥo, fondinto kaj estro de Borovska monaĥejo, sanktulo (n. 1394)
- 1539: Izabela de Portugalio, reĝino de Hispanio, germana imperiestrino (n. 1503)
- 1555: Marcelo la 2-a, papo, kiu antaŭ potifikado elstariĝis dum la Koncilio de Trento (n. 1501)
- 1572: Pio la 5-a, papo pliboniginta Papan Ŝtaton, sanktulo (n. 1504)
- 1679: Esaias Reusner, germana liutisto kaj komponisto (n. 1636)
- 1731: Johann Ludwig Bach, germana komponisto de baroko el la familio Bach (n. 1677)
- 1813: Jacques Delille, franca verkisto famiĝinta pro la traduko de la verko Georgiko de Vergilio (n. 1738)
- 1816: Justus Perthes, germana eldonisto, fondinto de kartografia eldonejo (n. 1749)
- 1870: Gabriel Lamé, franca matematikisto kaj inĝeniero, esplorinto de diferenciala geometrio (n. 1795)
- 1873: David Livingstone, skota misiisto, Afriko-esploristo (n. 1813)
- 1874: Vilém Blodek, ĉeĥa komponisto, kies esperantigitan de Tomáš Pumpr operon En la puto elsendis postmilite Verda Stacio (n. 1834)
- 1875: Józsa Kőváry, hungara poeto, verkisto, husaro (n. 1817)
- 1876: Domokos Teleki, hungara politikisto kaj publicisto, aranĝinta manuskriptojn de Biblioteko Teleki-Bolyai (n. 1810)
- 1883: Ludwig Wucke, verkisto kaj pentristo germana (n. 1807)
- 1896: Naser al-Din Ŝaho, ŝaĥo de Persio el kaĝara dinastio (n. 1831)
- 1900: Mihály Munkácsy, hungara pentristo, kreinto de freskoj, kaj pejzaĝojn laŭ skolo de Barbizon (n. 1844)
- 1904: Antonín Dvořák, ĉeĥa komponisto, kunfondinto kune kun Bedřich Smetana de la moderna ĉeĥa muziko, konata de la 9-a simfonio (n. 1841)
- 1907: Gyula Pungur, hungara zoologo, ornitologo kaj entomologo (n. 1843)
- 1908: Platon Kostecki, pola-ukraina ĵurnalisto, verkisto kaj poeto ligita kun Lvovo, adepto de la pola-ukraina interkompreniĝo (n. 1832)
- 1912: Sándor Mika, hungara historiisto pri mezepoko kaj Transilvanio, profesoro (n. 1859)
- 1917: William Knox D'Arcy, brita entreprenisto kaj investanto (n. 1849)
- 1917: Julian Ochorowicz, pola filozofo, psikologo, esploristo de mediumeco, inventisto, fotisto, poeto, malkovrinto de Wisła kiel kuracloko, pioniro de radiofonio, televido kaj parapsikologio (n. 1850)
- 1928: Ebenezer Howard, angla pionira planisto de ĝardena urbo kaj esperantisto (n. 1850)
- 1934: Sergej Lebedev, rusa kemiisto, profesoro, prilaborinta teknologion de sinteza kaŭĉuko (n. 1874)
- 1939: Bautista Saavedra Mallea, prezidento de Bolivio, juristo (n. 1870)
- 1945: Joseph Goebbels, germana ministro de propagando en Nazia Germanio, proksima kunlaboranto kaj konsilisto de Adolf Hitler, militkrimulo (n. 1897)
- 1950: Kálmán Erdélyi, hungara komunista ĵurnalisto (n. 1896)
- 1957: András Szabó, hungara, rumania hungara klasika filologo, tradukisto (n. 1871)
- 1964: Johannes Mewaldt, germana klasika filologo (n. 1880)
- 1973: Asger Jorn, dana artisto, kunkreinto de Literista Internacio (n. 1914)
- 1975: Zsigmond Gyallay-Pap, hungara ĵurnalisto elmigrinta al Finnlando, filo de Domokos Gyallay (n. 1909)
- 1978: Aram Ĥaĉaturjan, armena komponisto, pianisto kaj dirigento (n. 1903)
- 1979: József Csapó, rumania hungara agronomo (n. 1911)
- 1983: Mason Stuttard, brita esperantisto, aŭtoro de lernolibroj pri Esperanto kaj rakontoj, tradukisto de marŝalo Tito (n. 1903)
- 1984: Gordon Jenkins, usona komponisto kaj muzikaranĝisto (n. 1910)
- 1986: Ludoviko Mimoo, kataluna esperantologo, tradukisto (i.a. de Don Juan Tenorio), gramatikisto kaj vortaristo, iniciatinto de t.n. Analiza Skolo, kontribuanto al la naŭlingva Internacia Komerca-Ekonomika Vortaro, aŭtoro de Perfekteco de la Esperantaj Verboj (n. 1913)
- 1989: Józef Toczyski, pola instruisto kaj esperantisto, gvidanto de skolta Esperanto-movado en Pollando, plurjara vicprezidanto de la filio de Pola Esperanto-Asocio en Gdańsk, fakdelegito kaj ĉefdelegito de UEA, honora membro de UEA, ILEI kaj PEA (n. 1906)
- 1990: Sergio Franchi, itala-usona aktoro kaj kantisto (tenoro) (n. 1926)
- 1993: Pierre Bérégovoy, franca ĉefministro 1992-93 (n. 1925)
- 1994: Ayrton Senna, brazila stiristo, ĉampiono de Formulo 1 (n. 1960)
- 1999: Maria Becker-Meisberger, germana esperantistino, aŭtorino de libro pri kuirarto (n. 1925)
- 2008: Anthony Mamo, lasta ĝenerala guberniestro kaj la unua prezidento de Malto (n. 1909)
- 2009: Delara Darabi, irana artpentristino, ekzekutita (n. 1986)
- 2012: Vladimír Jukl, slovaka teologo kaj matematikisto (n. 1925)
- 2012: Viktoras Petkus, litova disidento, defendanto de homrajtoj, malliberigito de Gulago (n. 1928)
- 2014: Juan Formell, kuba muzikisto, basinstrumentisto de salso kaj timbo, ricevinto de honora doktoreco de la Instituto Superior de Arte (n. 1942)
- 2021: Pieter Aspe, flandra verkisto de krimromanoj (n. 1953)
- 2021: Pieter Aspe, flandra verkisto (n. 1953)
- 2021: Olympia Dukakis, usona aktorino (n. 1931)
Specialaj tagoj kaj festoj
- Festoj kaj rememoroj en Katolika Eklezio:
- Amatoro de Auxerre, sankta episkopo el Burgundio, kontribuinta al la kulto de martiroj
- Sigismundo de Burgundio, reĝo de la burgundoj, sanktulo, martiro
- Jozefo de Nazareto — reage al Tago de la Laboro "festo de Sankta Jozefo la laboristo", deklarita de papo Pio la 12-a en 1955
- Francio: Festo de konvalo (majfloro)
- Nacia tago sur la Marŝaloj: proklamo de la respubliko (1979)
- La 1-a de majo estas la Tago de la Laboro en multaj landoj. Tiu festo estas elektita memore al ĝenerala striko komenciĝinta la 1-an de majo 1884 en Usono. Ĉiujare okazas grandaj surstrataj manifestacioj de laboristaj partioj kaj sindikatoj.
Tagoj de semajno
La 1-a de majo estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Lundo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Mardo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Merkredo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Vendredo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Sabato en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094.
Eksteraj ligiloj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.