1-Hekseno
1-Hekseno
Plata kemia strukturo de la
1-Hekseno
1-Hekseno
Tridimensia kemia strukturo de la 1-Hekseno
Alternativa(j) nomo(j)
  • Butilvinilo
  • Propilalilo
  • Etilbutano
Kemia formulo
C6H12
CAS-numero-kodo592-41-6
ChemSpider kodo555073
PubChem-kodo11597
Fizikaj proprecoj
Aspektosenkolora brulema likvaĵo
Molmaso84,162g mol−1
Denseco0,678 g/cm−3[1]
Fandpunkto-140 °C [2]
Bolpunkto65,6 °C [3]
Refrakta indico 1,3867[4]
Ekflama temperaturo-26 °C [5]
SolveblecoAkvo:nesolvebla
Memsparka temperaturo253 °C [6]
GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Damaĝo Piktogramo
02 – Treege brulema 07 – Toksa substanco
08 – Risko al sano
GHS SignalvortoDamaĝa substanco
GHS Deklaroj pri damaĝojH225, H304, H335, H336
GHS Deklaroj pri antaŭgardojP210, P233, P240, P241, P242, P243, P261, P271, P280, P301+310, P303+361+353, P304+340, P312, P331, P370+378, P403+233, P403+235, P405, P501
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

1-HeksenoC6H12 estas alkeno aŭ nesaturita rektoĉena hidrokarbonido kun 6 karbonatomoj kaj 12 hidrogenatomoj. En normalaj kondiĉoj ĝi estas senkolora brulema likvaĵo, nesolvebla en akvo sed solvebla en organikaj solvantoj tiaj kiaj kloroformo, benzeno, benzino, etanolo, metanolo, eteroj kaj acetonoj. Strukture ekzistas 18 malsamaj kombinaĵoj kun la sama kemia formulo. Ĝiaj izomeroj povas prezentiĝi sub la cis aŭ trans formo aŭ kun branĉa kateno. 1-Hepteno estas klasifikita en industrio kiel pli alta olefino kaj alfa-olefino, signifante ke la duobla ligo situas ĉe la alfa (primara) pozicio, dotante la kunmetaĵon kun pli alta reagemo kaj tiel kun utilaj kemiaj trajtoj.

Reakcioj

Reakcio 1

  • Preparado de 1-Hekseno per senhidratigo de la heksanolo:

Heksanolo 1-Hekseno

Reakcio 2

  • Preparado de 1-Hekseno per senhidratigo de la 1-Heksanalo:

1-Heksanalo 1-Hekseno

Reakcio 3

  • Preparado de 1-Hekseno per interagado de la 1-kloro-2-propeno kun propila natrio:

1-kloro-2-propeno +propila natrio 1-Hekseno + natria klorido

Reakcio 4

  • Preparado de 1-Hekseno per traktado de la etilmagnezia bromido kun 4-bromo-1-buteno:

etilmagnezia bromido +4-Bromo-1-buteno 1-Hekseno + magnezia bromido

Reakcio 5

  • Preparado de 1-Hekseno per kataliza interagado de 1-buteno kun etileno:

1-buteno +etileno 1-Hekseno

Reakcio 6

  • En industrio 1-Hekseno produktatas per oligomerigo[7] de la etileno:

3 etileno 1-Hekseno

Vidu ankaŭ

Referencoj

  1. Chemical Book
  2. Chembk
  3. Chemsrc
  4. Chemnet
  5. Chemblink
  6. Sigma Aldrich
  7. Oligomero estas molekulo konsistanta je kelkaj similaj aŭ identaj ripetunuoj kiuj povas esti derivita, fakte aŭ koncipe, el kopioj de pli malgranda molekulo, ilia monomero.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.