Sufiksoj en Esperanto | ||
---|---|---|
Tipo | Oficialaj | Neoficialaj |
Verbaj | -ant-, -int-, -ont- -at-, -it-, -ot- |
-unt-, -ut- |
Seksaj | -in- | -iĉ-, -ip- |
Aliaj | -aĉ-, -ad-, -aĵ-, -an-, -ar-, -ĉj-, |
-ab-, -ac-, -al-, -ari-, -ator-, |
La esperantlingva sufikso "-ing-" el vortradiko faras instrumenton kun funkcio de "tenilo, en kiun oni parte aŭ tute metas ion".
Ingo estas objekto, en kiu alia objekto aŭ membro estas enigita kaj fiksita, ordinare per sia ekstremaĵo. Tiu vorto formiĝas per aldono de la finaĵo -o de substantivo al la sufikso kiu tiam iĝas radiko.
Ekzemploj
- glavo → glavingo = tubeca objekto, en kiun oni metas la klingon de glavo
- cigaredo → cigaredingo = tubeto, en kiu oni tenas cigaron por fumi ĝin
- ŝraŭbo → ŝraŭbingo = ringo, en kiun oni ŝraŭbas ŝraŭbon
- ovo → ovingo = vazeto, en kiun oni metas ovon por ĝin manĝi
- piedo → piedingo = ringo, en kiun oni metas piedon por surĉevaliĝi kaj rajdi
- fingro → fingringo = fingropinta protekta ĉapo uzata dum kudrado[1]
Notoj
Eksteraj ligiloj
- romiaj glavo kaj glavingo (1-a jarcento, Majenco)
- cigaro kun cigaringo
- ŝraŭbingo (kun alumeto por komparo de dimensio)
- ovo en modernisma ovingo
- piedingo
- fingringo
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.