Sufiksoj en Esperanto | ||
---|---|---|
Tipo | Oficialaj | Neoficialaj |
Verbaj | -ant-, -int-, -ont- -at-, -it-, -ot- |
-unt-, -ut- |
Seksaj | -in- | -iĉ-, -ip- |
Aliaj | -aĉ-, -ad-, -aĵ-, -an-, -ar-, -ĉj-, |
-ab-, -ac-, -al-, -ari-, -ator-, |
–ant– estas la esperantlingva sufikso kiu el verbo faras aktivan aktualan participon (aŭ adjektiva aŭ adverba) aŭ substantivon.
Ĝi estas fiksita en regulo 6 de la fundamenta Gramatiko de Esperanto.
Etimologio
La sufikso –ant– estas derivita el la vokalo a en la gramatika markilo -as kaj la literoj nt de la latina/latinida aktiva prezenca participo.
–anta, –ante, –anto
- –anta formas aktivan aktualan adjektivan participon
- –ante — aktivan aktualan adverban participon
- –anto — substantivon signifantan "iu kiu faras la ago de la verbo"
Ekzemploj
- sidi → sid + anta: Gorilo sidanta sur herbo ne vidas nin. → Gorilo, kiu sidas sur herbo, ne vidas nin.
- rigardi → rigard + ante: La gorilo iras flanken, rigardante min. → La gorilo iras flanken kaj rigardas min.
- legi → leg + anto: Legantoj de ĉi tiu revuo diris ke ĝi plej bonas. → Personoj kiu legas ĉi tiun revuon diris ke ĝi plej bonas.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.