Sufiksoj en Esperanto | ||
---|---|---|
Tipo | Oficialaj | Neoficialaj |
Verbaj | -ant-, -int-, -ont- -at-, -it-, -ot- |
-unt-, -ut- |
Seksaj | -in- | -iĉ-, -ip- |
Aliaj | -aĉ-, -ad-, -aĵ-, -an-, -ar-, -ĉj-, |
-ab-, -ac-, -al-, -ari-, -ator-, |
La esperantlingva sufikso "-aĵ-" aldonatas al vortradikoj por indiki pri konkreta afero. Plej ofte oni uzas la afikson post vortoj kun eca signifo, kaj la rezulta substantivo esprimas objekton aparte karakterizitan per tiu eco (vidu la unuan ekzemplon). Tamen ankaŭ el vortoj kun aga signifo, kies baza formo kutime estas verbo (dua ekzemplo), aŭ el aliaj vortoj (tria ekzemplo) per aldono de la postafikso povas fariĝi konkretigita objekto, aparta kategorio de tio estas objekto, kiu per aldono de -aĵ- fariĝas homa manĝaĵo (kvara ekzemplo).
Ekzemploj
- "Novaĵo" estas io aparte nova (eco), do afero ĵus aperinta, io ĵus okazinta.
- "Kreskaĵo" estas io, kio kreskas (ago), en praktika lingvouzo ofte planto, sed ankaŭ povas temi pri iu alia kreskanta vivaĵo.
- "Lignaĵo" estas iu objekto farita el ligno.
- La koko per kuirado povas fariĝi kokaĵo, do io manĝebla el koka viando, kaj el glacio glaciaĵo, do io dolĉa kaj manĝebla el glacieca kremo.