Sufiksoj en Esperanto
Tipo Oficialaj Neoficialaj
Verbaj -ant-, -int-, -ont-
-at-, -it-, -ot-
-unt-, -ut-
Seksaj -in- -iĉ-, -ip-
Aliaj -aĉ-, -ad-, -aĵ-, -an-, -ar-,

-ĉj-,
-ebl-, -ec-, -eg-, -ej-, -em-, -end-, -er-, -estr-, -et-,
-id-, -ig-, -iĝ-, -il-, -ind-, -ing-, -ism-, -ist-,
-nj-,
-obl-, -on-, -op-,
-uj-, -ul-, -um-.

-ab-, -ac-, -al-, -ari-, -ator-,
-e-, -ed-, -el-, -en-, -enz-, -esk-, -ez-,
-i-, -if-, -ik-, -ilion-, -iliard-, -it-, -iv-, -iz-,
-j-,
-nomial-,
-ofon-, -oid-, -ol-, -olog-, -ologi-, -ometr-, -otek-, -oz-
-pj-,
-t-, -tet-, -uk-.

La esperantlingva sufikso "-aĉ-" malbonigas la signifon de iu vorto. La afiksoj "-aĉ-" kaj "fi-" uzatas iom similcence: Oficiale, "-aĉ-" estas uzata por esprimi pri malbona kvalito aŭ uzebleco de la koncerna objekto. Aliflanke, la antaŭafikso (prefikso) "fi-" estas uzata por esprimi ion nemoralan aŭ laŭsocie nefarindan. La deveno de '-aĉ-' estas de la itala lingvo. Similaj afiksoj en aliaj lingvoj estas: en la franca la afikso -âtre (marâtre bopatrinaĉo (malbona bopatrino), duonpatrinaĉo (malbona duonpatrino), patrinaĉo (malbona patrino)) kaj en la itala la afikso -acci- (scarpa ŝuo — scarpaccia ŝuaĉo). La afikso -aĉ- estis oficialigita en 1909 en la Unua Oficiala Aldono al la Universala Vortaro de Esperanto.

Eksteraj ligiloj

Vidu ankaŭ

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.