(90403) 2003 YE45 | |
asteroido | |
asteroido • potence danĝera asteroido • apud-Tera objekto | |
---|---|
Oficiala nomo | (90403) 2003 YE45 |
Aliaj nomoj | 2003 YE45 |
Malkovro | |
Malkovrinto | Catalina Sky Survey |
Dato de malkovro | 21-a de decembro 2003 |
Loko de malkovro | Tucson |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | Apolona asteroido vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
184,658 Gm (1,234 AU) 132,950 Gm (0,8887 AU) 236,366 Gm (1,580 AU) |
Discentreco | 0,2800 |
Meza anomaliangulo | 271,212° Epoko 31-a de majo 2020 |
Klinangulo | 19,007° |
Periodo | 500,913 tagoj (1,371 jaroj) |
Longitudo de suprenira nodo |
286,257° |
Argum. de periapsido | 306,803° |
Terdistanco - Minimuma |
5,420 Gm (0,03623 AU) |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | 0,572 ± 0,143 km |
Rotacia periodo | ~21 tagoj (505 horoj) |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Geometria albedo | 0,493 ± 0,256 |
Observaj ecoj | |
Absoluta magnitudo | 17,7 |
(90403) 2003 YE45 estas malgranda, neordinare hela kaj malrapide rotacianta apolona asteroido rigardita kiel potence danĝera objekto.
Malkovro
Ĝi estis malkovrita la 21-an de decembro 2003 de la teamo de la astronomia kampanjo Catalina Sky Survey elde la Stacio Catalina de la Observatorio Steward, nord-oriente de Tucson (Arizono, Usono), kaj elde Observatorio de Monto Lemmon.
Orbito
Ĝi estas terrenkonta kaj marsrenkonta asteroido.
Ĝia discentra orbito krucas tiujn de la Tero kaj de Marso; pro ĝia granda orbita klineco ĝi restas malproksima de de Marso, sed ĝia suprenira nodo situas iom proksima de la tera orbito.
- Ĝia tera MOID estas 0,036233 astronomia unuo (5,420 milionoj da km).
- Ĝia marsa MOID estas 0,14909 astronomia unuo (22,304 milionoj da km).
- La 13-an de julio 2008 ĝi pasis al 0,04245 astronomia unuo (6,350 milionoj da km) de la Tero.
- La 13-an de julio 2115 ĝi pasos al 0,03810 astronomia unuo (5,699 milionoj da kilometroj) de nia planedo.
Eksteraj ligiloj
- Parametroj kaj simulado de orbito ĉe JPL Small-Body Database Lookup angle
- Objekto ĉe Minor Planet Center angle
- Objekto ĉe Space Reference angle
- Objekto ĉe la datumbazo de NEODyS-2 angle
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (90001 – 91000) | Poste: |
---|---|---|
(90402) 2003 YW43 | (90403) 2003 YE45 | (90404) 2003 YO53 |
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.