(85989) 1999 JD6 | |
asteroido | |
Radara Bildo de (85989) 1999 JD6 elde Goldstone Solar System Radar | |
asteroido • potence danĝera asteroido • apud-Tera objekto | |
---|---|
Oficiala nomo | (85989) 1999 JD6 |
Aliaj nomoj | 1999 JD6 |
Malkovro | |
Malkovrinto | LONEOS |
Dato de malkovro | 12-a de majo 1999 |
Loko de malkovro | Flagstaff, Usono |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | Atona asteroido vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
132,117 Gm (0,8831 AU) 48,508 Gm (0,3243 AU) 215,726 Gm (1,442 AU) |
Discentreco | 0,6328 |
Meza anomaliangulo | 238,103° Epoko 31-a de majo 2020 |
Klinangulo | 1,442° |
Periodo | 303,144 tagoj (0,8300 jaroj) |
Longitudo de suprenira nodo |
130,171° |
Argum. de periapsido | 309,230° |
Terdistanco - Minimuma |
7,140 Gm (0,04773 AU) |
Fizikaj ecoj | |
Dimensioj Diametro |
0.7 × 2 km 1,462 ± 0,021 km |
Rotacia periodo | 0,3193 tago (7,6638 horoj) |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Geometria albedo | 0,056 ± 0,020 |
Observaj ecoj | |
Spektroklaso | K |
Absoluta magnitudo | 17,1 |
(85989) 1999 JD6 estas malgranda malhela merkurrenkonta, venusrenkonta, kaj terrenkonta atona asteroido.
Malkovro
Ĝi estis malkovrita la 12-an de majo 1999 de la teamo de la programo Lowell Observatory Near-Earth-Object Search (LONEOS) elde la Stacio Anderson Mesa de la Observatorio Lowell, en Flagstaff (Arizono, Usono).
Ĝia malofta spektra klaso "K" estas subklaso de la klaso "S" ("ŝtona" asteroido el silikatoj de fero kaj de magnezio), sed de febla albedo kaj iom ruĝa.
Orbito
Ĝi estas proksima de la orbitaj resonancoj 3:4 kun Venuso kaj 6:5 kun Marso.
Ĝia discentra orbito krucas tiujn de Merkuro, Venuso kaj la Tero:
- Ĝia merkura MOID estas 0,06425 astronomia unuo (9,612 milionoj da km).
- Ĝia venusa MOID estas 0,01034 astronomia unuo (1,547 miliono da km).
- Ĝia tera MOID estas 0,04773 astronomia unuo (7,140 milionoj da km): ĝi estas rigardita kiel potence danĝera objekto.
- La 12-an de januaro 1990 ĝi pasis al 0,09637 astronomia unuo (14,416 milionoj da km) de Merkuro.
- La 8-an de marto 2111 ĝi pasos al 0,06400 astronomia unuo (9,574 milionoj da km) de tiu ĉi planedo.
- La 18-an de oktobro 1941 ĝi pasis al 0,008913 astronomia unuo (1,333 miliono da km) de Venuso.
- La 29-an de novembro 2067 ĝi pasos al 0,03041 astronomia unuo (4,549 milionoj da km) de tiu ĉi planedo.
- La 25-an de julio 2015 ĝi pasis al 0,04842 astronomia unuo (7,244 milionoj da km) de la Tero.
- La 27-an de julio 2186 ĝi pasos al 0,04373 astronomia unuo (6,542 milionoj da km) de nia planedo.
Observoj
Okaze de ĝia proksima paso de 25-an de julio 2015 (je distanco 19-opa tiu de la Luno), ĝi estis observita elde la Observatoro de Green Bank kaj per la Goldstone Solar System Radar en Mojave-Dezerto. Radaraj bildoj montras strukturon de kontakta duopo de ĉirkaŭ 2 km laŭ ĝia granda akso. [1][2]
Notoj kaj referencoj
- ↑ Astronomoj Kaptas Radarajn Bildojn de la Apud-Tera Asteroido 1999 JD6, el Sci-News, 4-a de aŭgusto 2015 (angle)
- ↑ Potence Danĝera Asteroido (85989) 1999 JD6: Radara, Infraruĝa kaj Lumkurba Observoj kaj Komenca Modelo de Formo, de Sean E. Marshall kaj aliaj, el American Astronomical Society, DPS meeting #47, id.204.09, Novembro 2015 (angle)
Eksteraj ligiloj
- Parametroj kaj simulado de orbito ĉe JPL Small-Body Database Lookup angle
- Objekto ĉe Minor Planet Center angle
- Objekto ĉe Space Reference angle
- Objekto ĉe la datumbazo de NEODyS-2 angle
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (85001 – 86000) | Poste: |
---|---|---|
(85988) 1999 JX5 | (85989) 1999 JD6 | (85990) 1999 JV6 |