(7474) 1992 TC | |
asteroido | |
![]() | |
asteroido • apud-Tera objekto | |
---|---|
Oficiala nomo | (7474) 1992 TC |
Aliaj nomoj | 1992 TC |
Malkovro | |
Malkovrinto | Robert H. McNaught |
Dato de malkovro | 1-a de oktobro 1992 |
Loko de malkovro | Coonabarabran (Aŭstralio) |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | Amora asteroido vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
234,203 Gm (1,566 AU) 165,761 Gm (1,108 AU) 302,645 Gm (2,023 AU) |
Discentreco | 0,292 |
Meza anomaliangulo | 176,578° |
Klinangulo | 7,088° |
Periodo | 715,482 tagoj (1,959 jaroj) |
Longitudo de suprenira nodo |
88,669° |
Argum. de periapsido | 275,532° |
Terdistanco - Minimuma |
24,976 Gm (0,1670 AU) |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | 0,8 km |
Rotacia periodo | ~0,23 tago (~5,54 horoj) |
Observaj ecoj | |
Spektroklaso | X |
Absoluta magnitudo | 18 |
(7474) 1992 TC estas tre malgranda amora asteroido, malkovrita la 1-a de oktobro 1992 de la aŭstralia astronomo Robert H. McNaught elde la Observatorio de Siding Spring, apud Coonabarabran en Novsudkimrio (Aŭstralio).
Ĝi estas marsrenkonta kaj terrenkonta asteroido, ĝia orbito tanĝas sed ne trairas tiun de Tero.
- La 26-an de septembro 1992 ĝi pasis al 0,1688 AU (25,251 milionoj da km) de Tero.
- La 3-an de oktobro 2155 ĝi pasos al 0,1670 AU (24,976 milionoj da km) de nia planedo.
Ĝi pasas pli proksime de Marso:
- La 11-an de aŭgusto 2031 ĝi pasos je 0,08506 AU (12,725 milionoj da km) de tiu-ĉi planedo.
Ĝi estas unu el la maloftaj asteroidoj, kiuj povus esti facile atingitaj per kosmosondilo elde Tero, pli facile ol Luno. Ĝia spektra tipo, proksime de la tipo "M", indikas asteroidon riĉan je fero kaj nikelo, kiu povos en la estoneco, iĝi fonto de kruda materialo en la kosmo.
Eksteraj ligiloj
- Parametroj kaj simulado de orbito ĉe JPL Small-Body Database Lookup angle
- Objekto ĉe Minor Planet Center angle
- Objekto ĉe Space Reference angle
- Objekto ĉe la datumbazo de NEODyS-2 angle
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (7001 - 8000) | Poste: |
---|---|---|
(7473) 1992 EC4 | (7474) 1992 TC | 7475 Kaizuka |
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.