(65407) 2002 RP120 | |
Transneptuna objekto | |
asteroido • Damocloid asteroid • transneptuna objekto | |
---|---|
Oficiala nomo | (65407) 2002 RP120 |
Aliaj nomoj | 2002 RP120 |
Malkovro | |
Malkovrinto | Brian A. Skiff (LONEOS) |
Dato de malkovro | 4-a de septembro 2002 |
Loko de malkovro | Flagstaff, Usono |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | transneptuna objekto Damocloid asteroid vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
8,066 Tm (53,920 AU) 367,178 Gm (2,454 AU) 15,765 Tm (105,386 AU) |
Discentreco | 0,95448 |
Meza anomaliangulo | 15,061° Epoko 27-a de aprilo 2019 |
Klinangulo | 118,970° |
Periodo | 144619,064 tagoj (395,945 jaroj) |
Longitudo de suprenira nodo |
39,263° |
Argum. de periapsido | 357,789° |
Terdistanco - Minimuma |
218,802 Gm (1,463 AU) |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | 14,6 ± 2,8 km |
Rotacia periodo | ~8,33 tagoj (200 horoj) |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Geometria albedo | 0,098 ± 0,036 |
Observaj ecoj | |
Absoluta magnitudo | 12,3 |
(65407) 2002 RP120 estas malgranda malhela malrapide rotacianta transneptuna objekto malkovrita la 4-an de septembro 2002 de la usona astronomo Brian A. Skiff en la kadro de la astronomia kampanjo Lowell Observatory Near-Earth-Object Search (LONEOS) elde la Stacio Anderson Mesa de la Observatorio Lowell, en Flagstaff (Arizono, Usono).[1]
Orbito
Ĝia kometeca kaj retrograda orbito havas la duan plej grandan discentrecon el tiuj de ĉiuj konataj asteroidoj, (poste tiu de (87269) 2000 OO67): Ĉe ĝia perihelio, ĝi passas inter la orbitoj de Marso kaj de Jupitero, dum ĝia aphelio forportas ĝin al pli ol 15 miliardoj da km el la Suno, tie estas dufoje la aphelio de Plutono.
Ĝi pasis ĉe sia perihelio la 2-an de oktobro 2002, kaj revenos tien nur post 395 jaroj kaj 345 tagoj.
Ĉar ĝia orbito krucas tiujn de Jupitero, Saturno, Urano kaj Neptuno, (65407) 2002 RP120 estas jupiterrenkonta, saturnrenkonta, uranorenkonta kaj neptunrenkonta asteroido; Tamen, ĝia granda orbita klineco tenas ĝin malproksima de tiuj ĉi planedoj.
Ĝia klasifiko estas necerta: ĝi estas ambaŭe damokloido (klaso da objektoj kun tre discentra kaj klinita orbito, ĝenerale estingitaj kometoj) kaj objekto de la disa disko verŝajne perturbita pro Neptuno. Nenia kometa aktivo estis observita.
Rotacio
Luma kurbo far de la franca amatora astronomo René Roy indikas rotacian periodon de ĉirkaŭ 200 horoj[2] kaj longigitan formon.
Notoj kaj referencoj
Eksteraj ligiloj
- Parametroj kaj simulado de orbito ĉe JPL Small-Body Database Lookup angle
- Objekto ĉe Minor Planet Center angle
- Objekto ĉe Space Reference angle
- angle Listo de la Konataj Transneptunaj Objektoj; el la paĝaroj de Wm. Robert Johnston
- angle Listo de Nekutimaj Objektoj, de Minor Planet Center
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (65001 – 66000) | Poste: |
---|---|---|
(65406) 2002 RS112 | (65407) 2002 RP120 | (65408) 2002 RM136 |