(33340) 1998 VG44 | |
transneptuna objekto | |
asteroido • transneptuna objekto | |
---|---|
Oficiala nomo | (33340) 1998 VG44 |
Aliaj nomoj | 1998 VG44 |
Malkovro | |
Malkovrinto | N. Danzl, A. Gleason kaj J. A. Larsen |
Dato de malkovro | 14-a de novembro 1998 |
Loko de malkovro | Tucson (Usono) |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | transneptuna objekto vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
5,851 Tm (39,110 AU) 4,393 Tm (29,365 AU) 7,309 Tm (48,855 AU) |
Discentreco | 0,2492 |
Meza anomaliangulo | 6,133° Epoko 23-a de marto 2018 |
Klinangulo | 3,037° |
Periodo | 89337,716 tagoj (244,593 jaroj) |
Longitudo de suprenira nodo |
127,967° |
Argum. de periapsido | 324,593° |
Terdistanco - Minimuma |
4,246 Tm (28,382 AU) |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | 398 km |
Geometria albedo | 0,028 |
Observaj ecoj | |
Absoluta magnitudo | 6,5 |
(33340) 1998 VG44 estas tre granda malhela transneptuna objekto de la klaso de la plutonenoj, malkovrita la 14-an de novembro 1998 de la usonaj geastronomoj Nichole M. Danzl, Arianna E. Gleason kaj Jeffrey A. Larsen elde la Nacia Observatorio de Kitt Peak, nord-oriente de Tucson (Arizono, Usono).
Kiel Plutono, ĝi estas en orbita resonanco 2:3 kun Neptuno. Dum Neptuno trakuras tri foje sian orbiton, (33340) 1998 VG44 trakuras du foje la sian.
Ĝia perihelio (29,365 astronomiaj unuoj) estas iom pli malgranda ol la aphelio de Neptuno (30,441 AU), ği do estas klasifikata kiel neptunrenkonta asteroido. La minimuma distanco inter ambaǔ orbitoj (Neptuna MOID) estas nur 0,0318041 AU (4,757 milionoj da km); sed la orbita resonanco inter ambaǔ korpoj tenas ilin malproksimajn unu de la alia.
Eksteraj ligiloj
- Parametroj kaj simulado de orbito ĉe JPL Small-Body Database Lookup angle
- Objekto ĉe Minor Planet Center angle
- Objekto ĉe Space Reference angle
- Orbita kongruo kaj Astrometriaj registradoj angle
- angle Listo de la Konataj Transneptuna Objekto; el la paĝoj de Robert Johnston
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (33001 – 34000) | Poste: |
---|---|---|
(33339) 1998 VR32 | (33340) 1998 VG44 | (33341) 1998 WA5 |