(15700) 1987 QD | |
asteroido | |
asteroido | |
---|---|
Oficiala nomo | (15700) 1987 QD |
Aliaj nomoj | 1987 QD ; 2000 JD1 |
Malkovro | |
Malkovrinto | Stephen Singer-Brewster |
Dato de malkovro | 24-a de aŭgusto 1987 |
Loko de malkovro | Monto Palomar (Usono) |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | asteroida zono Marsrenkonta asteroido vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
330,510 Gm (2,209 AU) 226,451 Gm (1,514 AU) 434,570 Gm (2,905 AU) |
Discentreco | 0,3148 |
Meza anomaliangulo | 192,820° Epoko : 21-a de januaro 2022 |
Klinangulo | 26,793° |
Periodo | 1199,466 tagoj (3,284 jaroj) |
Longitudo de suprenira nodo |
175,441° |
Argum. de periapsido | 119,515° |
Terdistanco - Minimuma |
93,248 Gm (0,6233 AU) |
Naturaj satelitoj | 1 |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | Kombinata : 2,95 km Ĉefa korpo : 2,82 km |
Rotacia periodo | 0,1274 tago (3,0586 horoj) |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Geometria albedo | 0,268 |
Observaj ecoj | |
Absoluta magnitudo | 14,83 |
(15700) 1987 QD estas tre malgranda, hela marsrenkonta duopa asteroido, malkovrita la 24-an de aŭgusto 1987 de la usona astronomo Stephen Singer-Brewster elde la Observatorio de la Monto Palomar (Kalifornio, Usono).
Orbito
Ĝi estas proksima de la orbita resonanco 4:7 kun Marso.
Kvankam klasita kiel marsrenkonta asteroido, ĝi restas malproksima de Marso pro sia granda orbita klineco : ĝia marsa MOID estas 0,3169 astronomia unuo (47,408 milionoj da km).
Satelito
Ĝia satelito estis malkovrita la 6-an de septembro 2010 per observoj de ĝia luma kurbo fare de R. Durkee, P. Pravec, K. Hornoch, P. Kušnirák, D. Pray, V. G. Chiorny, V. Ŝevĉenko, J. Oey, N. Gaftonyuk, Yu. Krugly, D. Higgins, J. Vilagi, Š. Gajdoš M. Husarik, M. Pikler kaj J. G. Ries, anoncita la 6-an de oktobro 2010.[1]
Tiu satelito havas diametron de 0,87 km, orbitan duonan grandakson taksita al 10 km kaj orbitan periodon de 2,1 tagoj (50,4 horoj), ĝia rotacia periodo estas ankoraŭ nekonata.
Notoj kaj referencoj
Eksteraj ligiloj
- Parametroj kaj simulado de orbito ĉe JPL Small-Body Database Lookup angle
- Objekto ĉe Minor Planet Center angle
- Objekto ĉe Space Reference angle
- angle (15700) 1987 QD; paĝo de W.m. Robert Johnston
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (15001 - 16000) | Poste: |
---|---|---|
15699 Lyytinen | (15700) 1987 QD | (15701) 1987 RG1 |