(155140) 2005 UD | |
asteroido | |
asteroido • apud-Tera objekto | |
---|---|
Oficiala nomo | (155140) 2005 UD |
Aliaj nomoj | 2005 UD |
Malkovro | |
Malkovrinto | Catalina Sky Survey |
Dato de malkovro | 22-a de oktobro 2005 |
Loko de malkovro | Tucson, Usono |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | Apolona asteroido vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
190,697 Gm (1,275 AU) 24,344 Gm (0,1627 AU) 357,049 Gm (2,387 AU) |
Discentreco | 0,8723 |
Meza anomaliangulo | 278,656° Epoko 9-a de aŭgusto 2022 |
Klinangulo | 28,667° |
Periodo | 525,685 tagoj (1,439 jaroj) |
Longitudo de suprenira nodo |
19,719° |
Argum. de periapsido | 207,593° |
Terdistanco - Minimuma |
11,624 Gm (0,07770 AU) |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | 1,3 km |
Rotacia periodo | 0,2181 tago (5,235 horoj) |
Observaj ecoj | |
Absoluta magnitudo | 17,47 |
(155140) 2005 UD estas marsrenkonta, terrenkonta, venusrenkonta kaj merkurrenkonta apolona asteroido.
Malkovro
Ĝi estis malkovrita la 22-an de oktobro 2005 en la kadro de la astronomia kampanjo Catalina Sky Survey elde la Stacio Catalina de la Observatorio Steward, nord-oriente de Tucson (Arizono, Usono).
Orbito
Ĝi estas en orbita resonanco 3:7 kun Venuso.
Ĝi verŝajne estas ero de 3200 Faetono[1][2] pro simileco de ilaj orbitoj, kvankam ĝi ne estas asociata kun la meteorfluo Ĝemelidoj.
Ĝia tre discentra, iom klinata orbito krucas tiujn de Marso, de la Tero, de Venuso kaj de Merkuro. Ĝi alproksimiĝas al la Suno je 0,1627 astronomia unuo, aŭ 24,344 milionoj da km.
- Ĝia marsa MOID estas 0,0405 astronomia unuo (6,059 milionoj da km).
- Ĝia tera MOID estas 0,07770 astronomia unuo (11,624 milionoj da km).
- Ĝia venusa MOID estas 0,08004 astronomia unuo (11,974 milionoj da km).
- Ĝia merkura MOID estas 0,09502 astronomia unuo (14,215 milionoj da km).
- La 4-an de februaro 2000 ĝi pasis al 0,06143 astronomia unuo (9,190 milionoj da km) de Marso.
- La 20-an de julio 2024 ĝi pasos al 0,05580 astronomia unuo (8,348 miliono da kilometroj) de Marso.
- La 12-an de aŭgusto 2165 ĝi pasos al 0,06144 astronomia unuo (9,1912 miliono da kilometroj) de ĉi tiu planedo.
- La 6-an de oktobro 1964 ĝi pasis al 0,08507 astronomia unuo (12,726 milionoj da km) de la Tero.
- La 6-an de oktobro ĝi pasos al 0,06776 astronomia unuo (10,137 milionoj da km) de nia planedo.
- La 16-an de aŭgusto 1972 ĝi pasis al 0,08636 astronomia unuo (12,919 milionoj da km) de Venuso.
- La 4-an de julio 2129 ĝi pasos al 0,07796 astronomia unuo (11,663 milionoj da km) de ĉi tiu planedo.
Notoj kaj referencoj
- ↑ Apolona asteroido 2005 UD: kerna fragmento de 3200 Faetono ? de K. Ohtsuka, T. Sekiguchi, D. Kinoshita, J.-I. Watanabe, T. Ito, H. Arakida kaj T. Kasuga, el Astronomy & Astrophysics; 14-a de decembro 2005 (angle)
- ↑ Nova Pruvo de Ligo inter Asteroidoj (155140) 2005 UD kaj 3200 Faetono, de Maxime Devogèle kaj aliaj, el The Planetary Science Journal; junio 2020 (angle)
Eksteraj ligiloj
- Objekto ĉe Minor Planet Center angle
- Parametroj kaj simulado de orbito ĉe JPL Small-Body Database Lookup angle
- Objekto ĉe la datumbazo de NEODyS-2 angle
- angle Fotometria studo pri la apud-tera asteroido (155140) 2005 UD, de J.-N.Huang, K.Muinonen, T.Chen kaj X.-B.Wang el Researchain
- angle Polarimeriaj Ecoj de la Apud-Suna Asteroido Kompare kun Aliaj Aseroidoj kaj Meteorŝtonaj Specimenoj, de Masateru Ishiguro kaj aliaj, 30-a de oktobro 2021, el arXiv, Cornell University
- Objekto ĉe Space Reference angle
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (155001–156000) | Poste: |
---|---|---|
(155139) 2005 TF173 | (155140) 2005 UD | (155141) 2005 UY |
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.