(153591) 2001 SN263 | |
asteroido | |
asteroido • potence danĝera asteroido • apud-Tera objekto | |
---|---|
Oficiala nomo | (153591) 2001 SN263 |
Aliaj nomoj | 2001 SN263; 1997 ED33 |
Malkovro | |
Malkovrinto | LINEAR |
Dato de malkovro | 20-a de septembro 2001 |
Loko de malkovro | Socorro (Usono) |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | Amora asteroido vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
297,290 Gm (1,987 AU) 154,565 Gm (1,0332 AU) 440,015 Gm (2,941 AU) |
Discentreco | 0,4801 |
Meza anomaliangulo | 61,860° Epoko 9-a de aŭgusto 2022 |
Klinangulo | 6,694° |
Periodo | 1023,248 tagoj (2,802 jaroj) |
Longitudo de suprenira nodo |
325,738° |
Argum. de periapsido | 173,080° |
Terdistanco - Minimuma |
7,283 Gm (0,04868 AU) |
Naturaj satelitoj | 2 |
Fizikaj ecoj | |
Dimensioj Diametro |
2,8 × 2,7 × 2,9 km Kombinata: 2,85 km Ĉefa korpo: 2,6 km |
Maso - Denso |
9,51 x 1012 ± 1,3 x 1011 kg 0,85 ± 0,15 g/cm³ |
Rotacia periodo | 0,1426 tago (3,423 horoj) |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Geometria albedo | 0,04 |
Observaj ecoj | |
Spektroklaso | C, B |
Absoluta magnitudo | 17,11 |
(153591) 2001 SN263 estas malgranda, malhela triopa amora asteroido malkovrita la 20-an de septembro 2001 en la kadro de la kampanjo Lincoln Near-Earth Asteroid Research (LINEAR) elde la situejo de Socorro de la Laboratorio Lincoln (Nov-Meksiko, Usono).
Ecoj
Ĝia spektra klaso "C" aŭ "B" indikas "karbonecan" korpon, riĉan je organikaj komponaĵoj kaj hidrataj mineraloj, de komponiĝo proksima de tiu de la karbonecaj kondritoj.
Orbito
Ĝi estas en orbita resonanco 2:3 kun Marso. Ĝia discentra orbito krucas tiun de Marso kaj ekstere tanĝas tiun de la Tero: ĝi estas terrenkonta kaj marsrenkonta asteroido. Ĝia malsuprenira nodo estas tre proksima de la tera orbito: tio, kio faras de ĝi potence danĝeran objekton.
- Ĝia tera MOID estas 0,048683 astronomia unuo (7,283 milionoj da km).
- Ĝia marsa MOID estas 0,16892 astronomia unuo (25,270 milionoj da km).
- La 20-an de februaro 2008 ĝi pasis al 0,06588 astronomia unuo (9,856 milionoj da km) de la Tero.
- La 15-an de februaro 2123 ĝi pasos al 0,04975 astronomia unuo (7,442 milionoj da km) de nia planedo.
Satelitoj
Ĝiaj ambaŭ satelitoj estis malkovritaj la 12-an de februaro 2008 de M. C. Nolan, E. S. Howell, L. A. M. Benner, S. J. Ostro, J. D. Giorgini, M. W. Busch, L. M. Carter, C. Magri, D. B. Campbell, J.-L. Margot kaj R. Vervack uzinte radarajn observojn elde la Radioteleskopo de Arecibo de Porto-Riko, anoncita la 12-a de februaro 2008.
Tiuj satelitoj estas ankoraŭ ne nomitaj; la ĉefa korpo estis maloficiale kromnomita « alfo », kaj la satelitoj: « beto » kaj « gamo ».
« Alfo » estas korpo proksimume sfera de dimensioj 2,8 ± 0,1 km, 2,7 ± 0,1 km, kaj 2,9 ± 0,3 km.
« Beto » havas diametron de 1,06 km, orbitas kun granda duonakso de 16,633 ± 0,163 km, discentreco de 0,015 ± 0,009 kaj orbita periodo de 6,225 ± 0,0953 tagoj (149,4 horoj).
« Gamo » havas diametron de 0,46 km, orbitas kun granda duonakso de 3,804 ± 0,002 km, discentreco de 0,016 ± 0,002 kaj orbita periodo de 0,686 ± 0,00159 tago (16,464 horoj).
La rotaciaj periodoj de ĉi tiuj satelitoj estas ankoraŭ nekonataj.
Eksteraj ligiloj
- Objekto ĉe Minor Planet Center angle
- Parametroj kaj simulado de orbito ĉe JPL Small-Body Database Lookup angle
- Objekto ĉe la datumbazo de NEODyS-2 angle
- angle (153591) 2001 SN263; paĝo de Wm. Robert Johnston
- Objekto ĉe Space Reference angle
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (153001–154000) | Poste: |
---|---|---|
(153590) 2001 SY256 | (153591) 2001 SN263 | (153592) 2001 SG266 |