(150642) 2001 CZ31 | |
transneptuna objekto | |
kubevano | |
---|---|
Oficiala nomo | (150642) 2001 CZ31 |
Aliaj nomoj | 2001 CZ31 |
Malkovro | |
Malkovrinto | Christian Veillet |
Dato de malkovro | 3-a de februaro 2001 |
Loko de malkovro | Mauna Kea (Havajo, Usono) |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | transneptuna objekto vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
6,715 Tm (44,887 AU) 5,951 Tm (39,778 AU) 7,479 Tm (49,996 AU) |
Discentreco | 0,1138 |
Meza anomaliangulo | 343,512° Epoko: 21-a de januaro 2022 |
Klinangulo | 10,241° |
Periodo | 109845,892 tagoj (300,742 jaroj) |
Longitudo de suprenira nodo |
136,290° |
Argum. de periapsido | 48,210° |
Terdistanco - Minimuma |
5,803 Tm (38,7905 AU) |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | ~330 km |
Rotacia periodo | 0,196 tago (~4,71 horoj) |
Observaj ecoj | |
Absoluta magnitudo | 5,98 |
(150642) 2001 CZ31 estas granda transneptuna objekto malkovrita la 3-an de februaro 2001 de la franca astronomo Christian Veillet de la Kanada-Franca-Havaja teleskopo en Mauna Kea (Havajo, Usono).
Ecoj
Laŭ Wm. Robert Johnston, ĝi havus diametron de ĉirkaŭ 330 km; por Michael E. Brown, ĝi eble estas nanplanedo[1] kun taksita diametro de 289 km.
Orbito
Ĝia orbito estas pli discentra kaj klinita ol tiuj de la "klasikaj" objektoj de la Kujper-zono[2]: ĝi estas unu el la tiel nomataj "varmaj kubevanoj". Tio neniel rilatas kun la temperaturo de la korpoj, sed referas al la pli malordaj trajektorioj de gasaj molekuloj kiam la temperaturo pligrandiĝas.
Ĝi trakuras sian orbiton en 300,742 jaroj kaj pasos ĉe sia perihelio la 31-an de oktobro 2035.
Ĝi ne estas en simpla orbita resonanco kun Neptuno nek ceteraj planedoj: ĝi estas rigardita kiel kubevano.
Notoj kaj referencoj
Eksteraj ligiloj
- Objekto ĉe Minor Planet Center angle
- Parametroj kaj simulado de orbito ĉe JPL Small-Body Database Lookup angle
- Orbita kongruo kaj Astrometriaj registradoj angle
- angle Listo de la Konataj Transneptunaj Objektoj; el la paĝaro de Wm. Robert Johnston
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (150001–151000) | Poste: |
---|---|---|
(150641) 2001 CU25 | (150642) 2001 CZ31 | (150643) 2001 CB39 |