(148209) 2000 CR105 | |
transneptuna objekto | |
![]() | |
asteroido • transneptuna objekto | |
---|---|
Oficiala nomo | (148209) 2000 CR105 |
Aliaj nomoj | 2000 CR105 |
Malkovro | |
Malkovrintoj | Marc W. Buie |
Dato de malkovro | 6-a de februaro 2000 |
Loko de malkovro | Tucson (Usono) |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | transneptuna objekto detached object vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
32,475 Tm (217,084 AU) 6,574 Tm (43,946 AU) 58,376 Tm (390,222 AU) |
Discentreco | 0,7976 |
Meza anomaliangulo | 6,425° Epoko: 21-a de januaro 2022 |
Klinangulo | 22,816° |
Periodo | 1168259,987 tagoj (3198,522 jaroj) |
Longitudo de suprenira nodo |
128,365° |
Argum. de periapsido | 316,147° |
Terdistanco - Minimuma |
6,433 Tm (42,999 AU) |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | ~207 km |
Observaj ecoj | |
Absoluta magnitudo | 6,11 |
Videbla magnitudo | 23,8 vd |
(148209) 2000 CR105 estas tre granda transneptuna objekto, ano de la disa disko.
Malkovro
Ĝi estis malkovrita la 6-an de februaro 2000 de la usona astronomo Marc W. Buie elde la Nacia Observatorio de Kitt Peak, sud-okcidente de Tucson (Arizono, Usono)
Ecoj
Laŭ Wm. Robert Johnston, ĝi havas diametron de ĉirkaŭ 207 km; por Michael E. Brown, ĝi havas taksitan diametron de 327 km kaj eble estas nanplanedo[1] kun albedo de 0,04 hipotezita laŭ ĝia blua neŭtra spektro. Tamen pli granda albedo implicus, ke ĝi estus malpli granda objekto.
Orbito
(148209) 2000 CR105 estas unu el la objektoj kun plej granda duona grandakso (pli ol 32 miliardoj de km), ĝi estis la unua malkovrita objekto kun granda duonakso pli granda ol 150 astronomiaj unuoj kaj ĝi trakuras sian orbiton en 3 199 jaroj. Ĝi pasis ĉe sia perihelio la 19-an de decembro 1964.
(148209) 2000 CR105 kaj 90377 Sedno malsimilas el la ceteraj disdiskanoj en tio, ke ili ne suferas gravitan influon de Neptuno, eĉ ĉe iliaj periheloj. Estas malbone konata, kiel tiujn objektoj venis en siajn nunajn orbitojn; laŭ kelkaj hhipotezoj:
- Ili estis perturbitaj el siaj originaj lokoj pro proksime pasinta stelo.
- Ili estis perturbitaj de malproksima, ankoraŭ ne malkovrita giganta planedo, kiel la hipoteza Planedo Naŭ.
- Ili estis perturbitaj de ankoraŭ ne malkovrita akompananto de la Suno (kiel Nemezo).
- Ili estis kaptitaj disde alia planedsistemo dum proksima paso en la frua historio de la sunsistemo.[2] Laŭ Kenyon kaj Bromley, estas 15 % da probablo, ke stelo simila al la Suno pasis sufiĉe proksime kaj 1 % da probablo, ke planeda interŝanĝo okazis.
Notoj kaj referencoj
- ↑ Kiom da nanplanedoj en la ekstera sunsistemo ? El la paĝaro de Dr. Michael E. Brown, ĉe Caltech, Divido pri Geologia kaj Planeda Scienco (angle)
- ↑ Stela renkonto en la origino de malproksimaj sunsitemaj objektoj en tre discentaj orbitoj, de Scott J. Kenyon kaj Benjamin C. Bromley; el Nature; 1-a de decembro 2004 (angle)
Eksteraj ligiloj
- Objekto ĉe Minor Planet Center angle
- Parametroj kaj simulado de orbito ĉe JPL Small-Body Database Lookup angle
- Orbita kongruo kaj Astrometriaj registradoj angle
- angle Listo de la Konataj Transneptunaj Objektoj; el la paĝaro de Wm. Robert Johnston
- Objekto ĉe Space Reference angle
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (148001–149000) | Poste: |
---|---|---|
(148208) 2000 CD101 | (148209) 2000 CR105 | (148210) 2000 CR111 |