(139775) 2001 QG298
transneptuna objekto
asteroido transneptuna objekto
Oficiala nomo (139775) 2001 QG298
Aliaj nomoj 2001 QG298
Malkovro
Malkovrinto Marc W. Buie
Dato de malkovro 19-a de aŭgusto 2001
Loko de malkovro Cerro Tololo (Ĉilio)
Orbitaj ecoj
Asteroida familio transneptuna objekto vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
5,929 Tm (39,633 AU)
4,750 Tm (31,749 AU)
7,108 Tm (47,517 AU)
Discentreco 0,1989
Meza anomaliangulo 16,071°
Epoko : 21-a de januaro 2022}
Klinangulo 6,481°
Periodo 91134,506 tagoj (249,513 jaroj)
Longitudo de
suprenira nodo
162,425°
Argum. de periapsido 209,255°
Terdistanco
- Minimuma

4,600 Tm (30,751 AU)
Naturaj satelitoj 1
Fizikaj ecoj
Dimensioj
Diametro
164 × 130 × 116 km
Kombinata : 179 km
Ĉefa korpo : 135 km
Maso
- Denso
Kombinata : 1,34 × 1020 kg
0,56 ± 0,02 g/cm³
Rotacia periodo 0,5739 tago (13,7744 horoj)
Geometria albedo 0,1
Observaj ecoj
Absoluta magnitudo 6,88

(139775) 2001 QG298 estas tre granda duopa transneptuna objekto malkovrita la 19-an de aŭgusto 2001 de la usona astronomo Marc W. Buie elde la Inter-Amerika observatorio de Cerro Tololo en Ĉilio.

Laŭ Wm. Robert Johnston, ĝi havas kombinatan diametron de ĉirkaŭ 179 km ; por Michael E. Brown, ĝi verŝajne ne estas nanplanedo[1] kun taksata diametro de 195 km.

Orbito

Ĝi estas en orbita resonanco 2:3 kun Neptuno, kiel Plutono : ĝi estas Plutoneno kaj ĝia orbito ekstere tanĝas la neptunan orbiton ; ĝia neptuna MOID estas 1,93966 astronomia unuo (290,169 milionoj da km).

Duopa sistemo

La duopa eco de (139775) 2001 QG298 estis malkovrita la 12-an de septembro 2003 per observoj de lumaj kurboj, anoncita la 12-an de oktobro 2005.

Ĝi komponiĝas el du longigitaj korpoj de 168 x 160 x 150 km kaj 164 x 130 x 116 km en ligita rotacio, ilia orbita granda duonakso estas taksata je 172 km, kaj eblas, ke ili formus kontaktan duopon.

Notoj kaj referencoj

Eksteraj ligiloj

Antaŭe:Listo de asteroidoj (139001–140000)Poste:
(139774) 2001 QJ297(139775) 2001 QG298(139776) 2001 QS309
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.