(127546) 2002 XU93 | |
Transneptuna objekto | |
(127546) 2002 XU93 fotita de Hubble, la 5-an de oktobro 2009 | |
transneptuna objekto • asteroido | |
---|---|
Oficiala nomo | (127546) 2002 XU93 |
Aliaj nomoj | 2002 XU93 |
Malkovro | |
Malkovrinto | Marc W. Buie |
Dato de malkovro | 4-a de decembro 2002 |
Loko de malkovro | Tucson(Usono) |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | transneptuna objekto vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
9,895 Tm (66,143 AU) 3,137 Tm (20,967 AU) 16,653 Tm (111,319 AU) |
Discentreco | 0,6830 |
Meza anomaliangulo | 8,233° Epoko 17-a de decembro 2020 |
Klinangulo | 77,959° |
Periodo | 196482,377 tagoj (537,939 jaroj) |
Longitudo de suprenira nodo |
90,410° |
Argum. de periapsido | 27,750° |
Terdistanco - Minimuma |
3,005 Tm (20,086 AU) |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | 170 ± 50 km |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Geometria albedo | 0,040 ± 0,030 |
Observaj ecoj | |
Absoluta magnitudo | 8,0 |
(127546) 2002 XU93 estas granda, malhela transneptuna objekto kaj centaŭro malkovrita la 4-an de decembro 2002 de la usona astronomo Marc W. Buie elde la Nacia Observatorio de Kitt Peak, proksime de Tucson (Arizono, Usono).
Orbito
Ĝi estas rimarkinda pro ĝia tre discentra kaj tre klinita orbito; tia orbito similas tiujn de la damokloidoj, objektoj rigarditaj kiel neaktivaj aŭ estingitaj kometoj.
Ĝi pasis ĉe sia perihelio la 28-an de aŭgusto 2008.
Grando kaj albedo
Laù observo per la satelito WISE, (127546) 2002 XU93 havas diametron de 170 km kaj malgrandan albedon de 0,04. Robert Johnston indikas diametron de 164 km kaj albedon de 0,038.
Michael E. Brown atribuas al ĝi diametron de 180 km taksita per radiometria mezuro[1] sed rigardas ĝin kiel verŝajne ne nanplanedon.
Noto kaj referencoj
Eksteraj ligiloj
- Objekto ĉe Minor Planet Center angle
- Parametroj kaj simulado de orbito ĉe JPL Small-Body Database Lookup angle
- Orbita kongruo kaj Astrometriaj registradoj angle
- angle Listo de konataj transneptunaj objektoj, el Johnston's Archive
- angle Listo de Centaŭroj kaj Disdiskanoj, de IAU Minor Planet Center
- Objekto ĉe Space Reference angle
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (127001–128000) | Poste: |
---|---|---|
127545 Crisman | (127546) 2002 XU93 | (127547) 2002 XG94 |
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo (127546) 2002 XU93 en la angla Vikipedio.