(121514) 1999 UJ7 | |
asteroido | |
asteroido | |
---|---|
Oficiala nomo | (121514) 1999 UJ7 |
Aliaj nomoj | 1999 UJ7; 2002 AC180 |
Malkovro | |
Malkovrinto | LINEAR |
Dato de malkovro | 30-a de oktobro 1999 |
Loko de malkovro | Socorro (Usono) |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | Marsrenkonta asteroido Troja asteroido de Marso vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
228,047 Gm (1,524 AU) 219,122 Gm (1,465 AU) 236,972 Gm (1,584 AU) |
Discentreco | 0,03914 |
Meza anomaliangulo | 347,613° Epoko 31-a de majo 2020 |
Klinangulo | 16,749° |
Periodo | 687,460 tagoj (1,882 jaroj) |
Longitudo de suprenira nodo |
347,353° |
Argum. de periapsido | 48,496° |
Terdistanco - Minimuma |
71,199 Gm (0,4759 AU) |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | 2,451 ± 0,486 km |
Rotacia periodo | 1,936 tago (46,46 horoj) |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Geometria albedo | 0,047 ± 0,023 |
Observaj ecoj | |
Spektroklaso | X |
Absoluta magnitudo | 17,2 |
(121514) 1999 UJ7 estas tre malgranda, malhela kaj nerapide rotacianta marsa trojano malkovrita la 30-an de oktobro 1999 en la kadro de la astronomia kampanjo LINEAR (Lincoln Near-Earth Asteroid Research) elde la observatorio de la Laboratorio Lincoln en Socorro (Nov-Meksiko, Usono).
Ĝi orbitas, kun granda orbita klineco, en la ĉirkaŭaĵo de la punkto de Lagrange L4 de la sistemo Suno-Marso,[1] do 60° antaŭ Marso laŭ ties orbita movo.
Ĉar ĝia orbito krucas tiun de Marso, ĝi estas ankaŭ rigardita kiel marsrenkonta asteroido. Tamen, kiel troja asteroido, ĝi restas malproksima de la ruĝa planedo.
Ĝi estas de spektra klaso "X", tio, kiu sugestas devenon malsimila ol tiu de 5261 Eureka kaj (101429) 1998 VF31 : ĝi ŝajnas ne esti primitivaj asteroidoj de Marso.[2] Tio estas neatendita, ĉar la marsaj trojanoj havas tre stabilajn orbitojn do verŝajne ne rezultus de freŝdata kapto.
Notoj kaj referencoj
Eksteraj ligiloj
- Objekto ĉe Minor Planet Center angle
- Parametroj kaj simulado de orbito ĉe JPL Small-Body Database Lookup angle
- angle Dinamiko de la Marsaj Trojanoj de H. Scholl, F. Marzari, P. Tricarico; 21-a de Septembero 2004; el Icarus
- Objekto ĉe Space Reference angle
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (121001–122000) | Poste: |
---|---|---|
(121513) 1999 UJ6 | (121514) 1999 UJ7 | (121515) 1999 US10 |