A
Cirila alfabeto
Slavaj literoj
А Б В Г Ґ Д Ђ
Ѓ Е Ѐ Ё Є Ж З
Ѕ И Ѝ І Ї Й Ј
К Л Љ М Н Њ О
П Р С Т Ћ Ќ У
Ў Ф Х Ц Ч Џ Ш
Щ Ъ Ы Ь Э Ю Я
Neslavaj literoj
Ӑ Ӓ Ә Ӛ Ӕ Ғ Ҕ
Ӻ Ӷ Ԁ Ԃ Ӗ Ӂ Җ
Ӝ Ԅ Ҙ Ӟ Ԑ Ӡ Ԇ
Ӣ Ҋ Ӥ Қ Ӄ Ҡ Ҟ
Ҝ Ԟ Ԛ Ӆ Ԓ Ԡ Ԉ
Ԕ Ӎ Ӊ Ң Ӈ Ҥ Ԣ
Ԋ Ӧ Ө Ӫ Ҩ Ԥ Ҧ
Ҏ Ԗ Ҫ Ԍ Ҭ Ԏ Ӯ
Ӱ Ӳ Ү Ұ Ҳ Ӽ Ӿ
Һ Ԧ Ҵ Ҷ Ӵ Ӌ Ҹ
Ҽ Ҿ Ӹ Ҍ Ӭ Ԝ Ӏ
Arĥaikaj literoj
Ҁ Ѻ Ѹ Ѡ Ѿ Ѣ
Ѥ Ѧ Ѫ Ѩ Ѭ
Ѯ Ѱ Ѳ Ѵ Ѷ
     Ԫ      
            Ԙ
Listo de cirilaj literoj
La litero A en la aboco fare de Jelizawieta Böhm

А а (kursive: А а) estas la unua litero de ĉiu cirila alfabeto.[1][2] Nuntempe la cirila litero А kaj la latina litero A en ĉiuj formoj (majusklominusklo, skribitaj kursive aŭ ne) aspektas tute same.

En plejmulto da lingvoj, kiuj uzas la cirilan alfabeton, inter ili la slavaj lingvoj belorusa, bulgara, makedona, rusa, serba, ukraina la litero А ordinare signifas la vastan nerondigitan antaŭan vokalon [a]. En la cirilaj alfabetoj por la lingvoj inguŝa kaj ĉeĉena lingvo la litero А signifas la vastan nerondigitan malantaŭan vokalon [ə] kaj mezan centran vokalon [ɑ].

La prononco de la litero А povas dependi de la loko en la vorto kaj de akcento. Ekzemple en la rusa la akcentita А signifas [a], la senakcenta signifas [ʌ][ə].

En la esperanta alfabeto al la cirila litero А respektivas la litero A.

Historio

La cirila litero А devenas de la greka litero alfo (Α α). En Slavono kaj ĝenerale en fruaj cirilaj alfabetoj ĝia nomo estas азъ (az), kio signifas "mi". En kirilico la litero А aspektas kiel , en glagolico al ĝi respektivas la litero . Inter la cirilaj ciferoj ĝi havas la valoron 1.

Kodoj

SignoАа
Unikoda nomoCYRILLIC CAPITAL LETTER A[3]CYRILLIC SMALL LETTER A[4]
Enkodigodekumedeksesumedekumedeksesume
Unikodo1040U+04101072U+0430
UTF-8208 144D0 90208 176D0 B0
HTMLААаа
Nomita referenco en HTMLАа
KOI8-R kaj KOI8-U225E1193C1
CP855161A1160A0
Windows-1251192C0224E0
ISO 8859-5176B0208D0
MacCyrillic12880224E0
А (cirila)

Rusa prononco de la nomo de la cirila 'А'

Ĉu problemoj aŭdigi ĉi tiun dosieron? Vidu helpon.

Referencoj

  1. Slavaj alfabetoj (Cirilaj) en la paĝaro “TITUS — Thesaurus Indogermanischer Text- und Sprachmaterialien”. Alirita 2019-12-13.
  2. Neslavaj alfabetoj (Cirilaj) en la paĝaro “TITUS — Thesaurus Indogermanischer Text- und Sprachmaterialien”. Alirita 2019-12-13.
  3. La unikoda simbolo 'CIRILA MAJUSKLO А' en la paĝaro FileFormat.Info.
  4. La unikoda simbolo 'CIRILA MINUSKLO а' en la paĝaro FileFormat.Info.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.