Digamo (majuskla Ϝ, minuskla ϝ) estas arkaika litero de la greka alfabeto, uzita unuavice kiel greka numeralo.
La litero havis la fonetikan valoron de voĉita labialo-velara proksimumaĵo /w/. Ĝi estis originale nomata kiel Ϝαῦ wau. Ĝi estis poste nomata kiel διγαμμα (digamo — duopa gamo) pro ĝia formo. Ĝi estas atestita en arkaikaj kaj dialektaj antikvaj grekaj lingvaj surskriboj, kaj estis foje uzata kiel simbolo en postaj grekaj matematikaj tekstoj.
Digamo, simile al upsilono, deriviĝas el litero Waw de la fenica alfabeto, kaj el ĝi aperis la litero F de la latina alfabeto.
Numeralo
Ĝi estas ankaŭ uzita kiel la greka numeralo 6. En antikva uzado, la numeralo havis la saman formon kiel la litero digamo. Tamen, en mezepoka kaj moderna uzado, la numeralo normale estas skribita en la grafika formo de stigmo (Ϛ, ϛ), kiu historie estas plene malsama de digamo; ĝi estas mezepoka ligaturo de sigmo kaj taŭo. Por plia konfuzo, en modernaj tempoj, la du literoj στ aŭ ΣΤ estas iam uzataj anstataŭ la stigma simbolo.
La sono
La sono estis perdita je diversaj tempoj en diversaj dialektoj, plejparte antaŭ la klasika periodo.
En jona greka, la sono verŝajne malaperis antaŭ ol homeraj epopeoj estis skribitaj (7-a jarcento a.K.), sed ĝia antaŭa ekzisto povas esti detektita en multaj okazoj laŭ ĝia pretero en poetiko. Ekzemplo estas la vorto ἄναξ (reĝo) trovita en la Iliado, kiu devus originale esti kiel Ϝάναξ. Ankaŭ οἶνος (vino) estis uzita en okazoj kie vorto komenciĝanta per konsonanto devus esti atendita.
Unikoda prezento
En Unikodo digamo havas kodojn majuskla U+03DC Ϝ, minuskla U+03DD ϝ [1].
En julio de 2006, digamo estis aldonia al la Unikodo norma versio 5.0 kaj havas kodon 0x1D7CA.