Beto (majuskle Β, minuskle β, ena ϐ) estas la 2-a litero de la greka alfabeto. En la sistemo de grekaj numeraloj ĝi valoras je 2. Ĝi devenas de la fenica , signifante domo. Nuntempe la grekoj prononcas ĝin, kiel v. Literoj devenantaj de beto estas la latina B aŭ b kaj la cirilaj Б aŭ б kaj В aŭ в (respektive majuskle kaj minuskle). En la cirila skribmaniero oni prononcas literon Б kiel b kaj literon В kiel v.
En bonkvalita printo, iam uzata estas varianto ϐ de la litero kiu ne havas subliniaĵon escepte de je la komenco de vorto: “βίβλος” estas skribata kiel “βίϐλος”. Minuskla β estas tamen tre komuna en manskribado.
En antikva greka lingvo, beto prezentis sonon /b/ kaj la nomo de la litero, Βήτα, estis prononcita simile al [ˈbɛːta].
En novgreka lingvo, ĝi prezentas voĉan labiodentalan frikativon /v/ kaj la novgreka lingva nomo de la litero, Βήτα, estas prononcata kiel [ˈviˑta].
Kaj en la Internacia Fonetika Alfabeto, la litero /β/ signas neniun el tiuj du sonoj, sed tre similan sonon, nome la voĉan bilabialan frikativon aŭ frotsonon aŭskulti.
Uzoj kiel simbolo aŭ nomo
Beto estas ofte uzata por ĝeneralaj variabloj en matematiko kaj fiziko.
La specifaj signifoj de beto estas:
- En geometrio estas beto-angulo.
- En geologio estas beto-kvarco.
- En fiziko estas beto-diseriĝo, beto-partiklo, beto-radio, beta radiado.
- En la internacia fonetika alfabeto, kiel jam menciita, greka minuskla beto estas simbolo de voĉa bilabiala frikativo.
- Beta-karbono estas karbono en la dua loko en kemia kombinaĵo en organika kemio, numerante de la funkcia grupo
Alfa- kaj beta-situoj de karbona atomo en ekzempla kombinaĵo |