Țichindeal | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
Vilaĝo | |||
vilaĝo | |||
Lando | ![]() | ||
Distrikto | Sibiu | ||
Alinome | Cikendal (hungare), Ziegenthal (germane) | ||
Komunumo | Nocrich | ||
Iama hungara departemento | Szeben | ||
Situo | 45° 52′ N, 24° 23′ O (mapo)45.86916666666724.390833333333Koordinatoj: 45° 52′ N, 24° 23′ O (mapo) | ||
| |||
Alto super maro | 464 m | ||
Poŝtkodo | 557169 | ||
Loĝantaro | 223 (en 2011; 175 en 2002) | ||
Kodo laŭ SIRUTA | 145195 | ||
Țichindeal [cikindjal] aŭ Cichindeal [ĉikindjal] (hungare: Cikendal, germane: Ziegenthal) estas vilaĝo en Rumanio nordoriente de Sibiu. En 1910 ĝi havis 588 loĝantojn (rumanoj, ciganoj); en 1992 152. Ĝia unua mencio skriba estas el 1350. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario (Szeben vármegye). Administre ĝi apartenas al la komunumo Nocrich.[1][2]
Etimologio
La germana nomo, de kiu fonetike deriviĝas la rumana kaj hungara, laŭvorte signifas "kapra valo"; sed probable la parto "Ziegen-" devenas de la vorto "sikulo", ĉar sikuloj iam tie gardis la landlimon. En la latina la vilaĝo estis nomata Valle Siculorum (valo de la sikuloj).[3]
Fontoj
- ↑ Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapest.
- ↑ Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio).
- ↑ Kurze Geschichte der Marktgemeinde Leschkirch (germane) (HTML). Heimatortsgemeinschaft Leschkirch. Alirita 2015-04-19.
Eksteraj ligiloj
- Historia brulmarko por brutoj de Țichindeal
- Preĝejo en Țichindeal
- Enirejo al la vilaĝo
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.