Șugag | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
Komuma centro | |||
komunumo en Rumanio | |||
Lando | ![]() | ||
Distrikto | Alba | ||
Alinome | Sugág hungare, Schugag germane | ||
Iama hungara departemento | Alsó-Fehér | ||
Situo | 45° 47′ N, 23° 38′ O (mapo)45.77523.629166666667Koordinatoj: 45° 47′ N, 23° 38′ O (mapo) | ||
| |||
Poŝtkodo | 517775 | ||
Loĝantaro | 3 239 (2002, 2 602 en 2021) | ||
Kodo laŭ SIRUTA | 8014 | ||
Șugag [ŝugag] (hungare Sugág, germane Schugag) estas komunumo en Rumanio sude de Sebeș, la plej suda komunumo de la distrikto Alba. En 1910 ĝi havis 2 210 loĝantojn (rumanoj), en 1992 4 258, kaj laŭ la stato de 2021 en la komunumo vivis 2 602 loĝantoj sur areo de 253,11 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 10 loĝantoj/km². Estas fama ĝia lignoskulptado. Ĝia unua mencio estas el 1770. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario (Szeben vármegye). Administre apartenas al ĝi: Arți, Bârsana, Dobra, Jidoștina, Mărtinie kaj Tău Bistra.
Fonto
- Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapeŝto.
Șugag estas la plej suda komunumo de la distrikto Alba; la suda parto tamen ne estas loĝata. Tra la komunumo pasas la nacia vojo DN 67C, nomata Transalpina (tramontara), kiu trairas la pasejon Urdele, 2.145 metrojn altan. Ĝi estas la plej alta nacia vojo de Rumanio.
Eksteraj ligiloj
- Oficiala retejo de la komunumo (rumane)
- Interaga mapo de distrikto Alba
- Administracia mapo de distrikto
- Popolnombrado 2002
- Situo en la distrikto
|