Șopotu Nou · Újsopot · Neuschopot | |||
---|---|---|---|
| |||
Komunuma sidejo | |||
komunumo en Rumanio | |||
Lando | Rumanio | ||
Distrikto | Caraș-Severin | ||
Alinome | Újsopot (hungare), Neuschopot (germane) | ||
Iama hungara departemento | Krassó-Szörény | ||
Situo | 44° 49′ N, 21° 52′ O (mapo)44.81666666666721.8625Koordinatoj: 44° 49′ N, 21° 52′ O (mapo) | ||
| |||
Poŝtkodo | 327370 | ||
Loĝantaro | 1,363 (en 2007) | ||
Șopotu Nou [ŝopotu noŭ) (hungare: Újsopot, germane: Neuschopot) estas komunumo en Rumanio sudoriente de Oravița. En 1910 ĝi havis 1 281 loĝantojn [rumanoj), en 1992 1 423 (rumanoj), kaj laŭ la stato de 2021 en la loĝloko vivis 896 loĝantoj. Ĝi formiĝis en la teritorio de Șopotu Vechi en 1828. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario (Krassó-Szörény vármegye). Administre apartenas al ĝi Cârșa Roșie, Poienile Boinei, Răchita, Stăncilova, Driștie, Ravensca, Urcu kaj Valea Urevița.
La koloniigo ne estis tute volontula; la aŭtoritatoj devige venigis familiojn el Șopotu Vechi, kiu situas 12 km nord-oriente. En 1910 granda inundo detruis ĉiujn domojn escepte de la preĝejo (konstruita en 1850) kaj mortigis 60 homojn.
Fonto
- Magyar nagylexikon, 1–18., 1993–2004, Budapest.
- Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio)
Eksteraj ligiloj
|