Ŭadi Hadad | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1927 en Safed, Brita mandato Palestino |
Morto | 28-an de marto 1978 (51-jaraĝa) en Orienta Berlino, Germana Demokratia Respubliko |
Mortokialo | leŭkemio |
Tombo | Bagdado |
Lingvoj | angla • araba |
Ŝtataneco | Brita mandato Palestino |
Alma mater | Usona universitato de Bejruto |
Okupo | |
Okupo | kuracisto • aktivulo • politikisto |
Ŭadi HADAD (1927- 28a de Marto 1978), literumita ankaŭ kiel Wadie Haddad (en araba: وديع حداد); konata ankaŭ kiel Abu Hani, estis palestina estro de la armita branĉo de la Popola Fronto por la Liberigo de Palestino. Li estis responsa pri la organizado de kelkaj kaptoj de civilaj aviadiloj en apogo de la Palestina restarigo en la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj,[1] el kiuj la plej fifama estis la Atako de Entebbe, dum kiu li kaptis 106 ostaĝojn kaj rezultis en israela elaĉeta operaco, reago de uganda registaro kaj 300 mortoj.
Lia arab-kristana familio devis ekziliĝi post la Arab-israela milito de 1948, kaj li dediĉis sin al medicino, apogo al rifuĝintoj, kaj organizado de palestina milit-rezistado. Post la Sestaga milito de 1967, kreiĝis la Popola Fronto por la Liberigo de Palestino estrita de Habash. Haddad organizis ties militan frakcion kaj partoprenis en terorismaj atakoj kontraŭ israelaj interesoj, spite la opozicion de la ombrelorganizo Organizaĵo por Liberigo de Palestino.
Notoj
- ↑ "Wadie Haddad". Arkivigite je 2017-03-15 per la retarkivo Wayback Machine www.sundance.tv.
Bibliografio
- Bassam Abu Sharif kaj Uzi Mahnaimi. The Best of Enemies: The Memoirs of Bassam Abu-Sharif and Uzi Mahnaimi, 1995. ISBN 0-316-00401-4.