Šurice, hungare Sőreg [ŝOreg] estas malgranda vilaĝeto kaj municipo en Slovakio.
Šurice | |||
---|---|---|---|
| |||
municipo de Slovakio | |||
Administrado | |||
Statuso | Vilaĝo | ||
Lando | Slovakio | ||
Ŝtato | Slovakio | ||
Regiono | Banská Bystrica | ||
Distrikto | Lučenec | ||
Poŝtkodo | 980 33 | ||
Aŭtokodo | LC | ||
Telefonkodo | ++421-47-.... | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 495 (en 2 006) | ||
Loĝdenso | 34 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Koordinatoj | 48°13′50″N 19°54′50″O / 48.23056°N, 19.91389°O (mapo) Koordinatoj: 48°13′50″N 19°54′50″O / 48.23056°N, 19.91389°O (mapo) | ||
Alto | 219 m s.m. | ||
Areo | 14 km² | ||
Horzono | UTC+1 (en somero +2) | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Šurice [+] | |||
Geografio
Šurice situas laŭ traira flankovojo. Fiľakovo troviĝas je 9 km-oj.
Historio
La loko estis loĝata jam dum la paleolitiko. La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1219 laŭ tiama hungara ortografio "Seureg". En 1241 apude fortikaĵeto konstruiĝis. En 1748 epidemio pri pesto, en 1873 pri ĥolero okazis. En 1828 loĝis tie 560 vilaĝanoj en 65 domoj. En 1893 incendio okazis. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Sőreg 795 homoj, (hungaroj en majoritato, slovakoj en minoritato). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Gömör kaj Kis-Hont, al distrikto de Feled, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko. Inter 1938-1945 Sőreg rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. Ekde 1993 Šurice apartenas al Slovakio.
Vidindaĵoj
- romkatolika preĝejo omaĝe al Sankta Mikaelo de 1868
- el la iama fortikaĵo restis nur iom da ŝtonoj
Eksteraj ligiloj
Fontoj
- Hungara Vikipedio