Štiavnické vrchy | ||
---|---|---|
Nízke Tatry. | ||
montara sistemo | ||
La plej alta punkto | Sitno (1 009,2 m) | |
Supra tutaĵo | Slovaka Mezmontaro | |
Najbaraj tutaĵoj | Vtáčnik Kremnické vrchy Krupinská planina Pliešovská kotlina Pohronský Inovec Valkaldrono de Žiar | |
Kontinento | Eŭropo | |
Situo | Slovakio | |
Geografia situo | 48° 25′ N, 19° 0′ O (mapo)48.41666666666719Koordinatoj: 48° 25′ N, 19° 0′ O (mapo) | |
Mineraloj | tofo tofito riolito | |
Akvejo | Štiavnica (sudo) Hron (nordo) | |
Štiavnické vrchy (eo: Montaro de Štiavnica, legu Ŝtiavnica) estas montaro sur la teritorio de Slovakio. Ĉi geomorfologia tuteco apartenas al subprovinco Enaj Okcidentaj Karpatoj kaj teritorio Slovaka Mezmontaro. La nomo ĝi havas laŭ la plej granda urbo kiu kuŝas sur la teritorio de montaro - Banská Štiavnica. Sur nordo najbaras kun Kremnica montoj, sur oriento Valkaldrono de Pliešovce kaj Krupinská planina, sur sudo kun Ĉedanuba montetaro kaj okcidente Pohronský Inovec, Vtáčnik kaj Valkaldrono de Žiar. La montaro estas dividita je la kelkaj altaj montformaj subtutecoj: Skalka sur oriento, Sitnianska vrchovina en centra parto, Sitnianske predhorie sur la sudo, Kozmálovské vŕšky sur sudokcidento, Hodrušská hornatina sur la okcidento. Inter ili troviĝas eroziaj malaltaĵoj: Vyhnianska brázda,Štiavnická brázda, Prenčovská kotlina. La plej alta monto de montaro estas monto Sitno (1 009,2 m s. m.). La montaro estas vulkana deveno, kiu engrupigas al neovulkanitoj. Ĝi estas konstruita per andezitoj, riolitoj kaj tofoj. La teritorio estas ekstraordinare riĉa, kiel troviĝejo de mineraloj (ĉirkaŭ 140 specioj kaj subspecioj de mineraloj).
Akvaroj
Riveroj sur teritorio
Ĉiu teritorio apartenas al riverbaseno de Danubo. Norda kaj nordokcidenta parto apartenas al rivero Hron, kaj suda parto de montaro al Ipeľ. Norda rando de ĉi teritorio kreas rivero Hron en arko, en kiu alfluas riveroj, riveretoj, rojoj, kiu fluas de montaro norden - Richnava ktp. La plej granda rivero de montaro estas Štiavnica, kiu fluas suden kaj enbuŝas en Ipeľ.
Artefaritaj minakvujoj - tajĥoj
Sur la ĉi teritorio troviĝas nune 26 artefaritaj akvorezervujoj -tajĥoj, kiu estis konstruitaj en mezepoko(jaroj 1500 - 1800) pro la grandega minaktiveco. La akvo de ili servas por pumpado de akvo de minejoj kaj movado (bvl.korekti) de minmaŝinoj. En estinceco estis ilin 62. La plej granda estas Počúvadlo.
Geologio
Vetero
Faŭno kaj floro
Natur protekto
Plejparto de tuta teritorio de montaro kovras Protektita landteritorio Štiavnické vrchy. Je la ĉi teritorio troviĝas kelkaj protektitaj areoj:
- Sitno;
- Holý vrch;
- Kašivárová;