Štefanov, hungare Csépányfalva [ĉEpAnjfalva] estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Trnava, en Distrikto Senica.



Bazaj informoj
- 48° 41′ 00″ N 17° 12′ 00″ O / 48.68333 °N, 17.20000 °O (mapo)Koordinatoj: 48° 41′ 00″ N 17° 12′ 00″ O / 48.68333 °N, 17.20000 °O (mapo)
- Areo: 22 km²
- Supermara alteco: 205 m
- Loĝantaro: 1633 en 2001
- Poŝtkodo: 906 45
- Aŭtokodo: SE
- Telefonprefikso: 034
Situo
Štefanov situas sur mildaj deklivoj laŭ rojo, laŭ flankovojoj. Senica troviĝas je 12 km-oj.
Historio
La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1092. La tataroj detruis la vilaĝon en 1241. Incendio okazis en 1585. Ĝis 1899 la oficiala hungara loknomo estis "Stepanó", kiu pro la hungariga politiko ŝanĝiĝis al Csépányfalva. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis tie 1588 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Nyitra (reĝa departemento), al distrikto de Szenice, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Štefanov 1633 homoj, (1595 slovakoj).
Vidindaĵoj
Eksteraj ligiloj
Fontoj
- Hungara kaj slovaka Vikipedioj