Štíty (Šilperk) | |||
germane Schildberg | |||
urbo | |||
Štíty | |||
|
|||
Oficiala nomo: Štíty | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Olomouc | ||
Distrikto | Distrikto Šumperk | ||
Administra municipo | Štíty | ||
Historia regiono | Moravio | ||
Situo | Štíty | ||
- alteco | 443 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 57′ 40″ N 16° 45′ 57″ O / 49.96111 °N, 16.76583 °O (mapo) | ||
Areo | 14,34 km² (1 434 ha) | ||
Loĝantaro | 1 976 (2023) | ||
Denseco | 137,8 loĝ./km² | ||
Valkaldrono | Valkaldrono Klodsko | ||
Unua skribmencio | 1278 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 789 91 | ||
NUTS 3 | CZ071 | ||
NUTS 4 | CZ0715 | ||
NUTS 5 | CZ0715 541168 | ||
Katastraj teritorioj | 6 | ||
Partoj de urbo | 4 | ||
Bazaj setlejunuoj | 7 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Štíty | |||
Retpaĝo: www.stity.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio | |||
Štíty (germane Schildberg, pli frue ĉeĥe Šilperk) estas malgranda moravia urbo en regiono Olomouc en Ĉeĥio proksimume 21 km okcidente de Šumperk. Nuntempe ĝi havas 1 976 loĝantojn (2023). La urbo estas per loka fervoja linio ligita kun urbo Králíky. Ĝia urbokerno estas oficiale proklamita "Urba historia zono".
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Bušín, Jedlí, Horní Studénky, Písařov, Drozdov, Jakubovice, Horní Heřmanice, Výprachtice, Červená Voda kaj Cotkytle.
Historio
La unua skriba mencio pri tiu ĉi komunumo devenas el la jaro 1278.
Loĝantaro
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 4 496 |
1880 | 4 396 |
1890 | 4 168 |
1900 | 3 887 |
1910 | 3 465 |
1921 | 3 173 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 3 025 |
1950 | 1 712 |
1961 | 1 821 |
1970 | 1 780 |
1980 | 1 883 |
1991 | 1 993 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 2 029 |
2014 | 2 058 |
2016 | 2 039 |
2017 | 2 023 |
2018 | 2 021 |
2019 | 2 021 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 2 022 |
2021 | 1 913 |
2022 | 1 967 |
2023 | 1 976 |
Memorindaĵoj
En la katastro de la komunumo estas registritaj jenaj kulturmemoraĵoj:
- Preĝejo al Ĉielenpreno de la Virgulino Maria - baroka ununava preĝejo kun riĉe membrigita interioro el la jaro 1755. Al la areo apartenas kruco - ŝtonĉizista laboro de la jaro 1859,
- Malnova urbodomo nr. 38 kun korta traktuso - renesanca urbodomo de la 106-a jarcento, rekonstruita post la jaro 1734 je baroka burĝodomo, la korta traktuso estas baroka konstruaĵo el la duono de 18-a jarcento
- Kolono de Maria Virgulino - frubaroka statuo el la jaro 1716 ŝtonhakista laboro
- Statuo de Sankta Johano Nepomuka sur la placo - kulminbaroka statuo de la jaro 1732
- Statuo de Sankta Anna (ĉe la tombejo) - rokoka skulpturo el la jaro 1769
- Statuaro Kalvario (en areo de la preĝejo) - ŝtonhakista laboro el la jaro 1808
- Statuaro de la Trinitato (ĉe la segejo), memorindaĵo de la jaro 2003
- Brikfarejo (ĝia argilejo estas paleontologia lokaĵo nealirebla por publiko) estas memorindaĵo de la jaro 2007.
Interesaĵoj
- En la urba katastro troviĝas busto kun memortabulo al verkisto Kocourek.
- Ŝilperk estas prezentata en moraviaj legendoj kiel komunumo, kies loĝasntoj faras ĉion malprudente, absurde, kio okazigas diversajn komikajn situojn.
Partoj de la urbo
Ĝemelaj urboj
Ligitaj artikoloj
- Romkatolika paroĥejo Štíty
Eksteraj ligiloj
Fonto
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Štíty en la ĉeĥa Vikipedio.
|
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.