Šindelová
germane Schindlwald
municipo
Šindelová
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Šindelová
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Karlovy Vary
Distrikto Distrikto Sokolov
Administra municipo Kraslice
Historiaj regionoj Bohemio, Sudetio
Montaro Ercmontaro
Situo Šindelová
 - alteco 598 m s. m.
 - koordinatoj 50° 19′ 08″ N 12° 36′ 12″ O / 50.31889 °N, 12.60333 °O / 50.31889; 12.60333 (mapo)
Areo 38,32 km² (3 832 ha)
Loĝantaro 311 (2023)
Denseco 8,12 loĝ./km²
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 357 06
NUTS 3 CZ041
NUTS 4 CZ0413
NUTS 5 CZ0413 560677
Katastraj teritorioj 5
Partoj de municipo 3
Bazaj setlejunuoj 6
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Šindelová
Retpaĝo: www.sindelova.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Šindelová (germane Schindlwald) estas municipo en Ĉeĥio troviĝanta en distrikto Sokolov en Regiono Karlovy Vary. Vivas ĉi tie 311 loĝantoj (2023).

Historio

Ĝis duono de la 20-a jarcento la loĝantaron de Šindelová kreis el granda plimulto germanoj. Post la dua mondmilito okazis ellandigo de devenaj malnovekloĝintoj. Oni jam neniam sukcesis la municipon ĝisloĝigi.

Minado kaj prilaborado de fero

La komencoj de minado kaj prilaborado de fererco en tiuj ĉi lokoj devenas de la 14-a jarcento. Ekde la 16-a jarcento, fero estas prilaborita ĉi tie en multaj ŝtonminejoj. En 1839 estis establita en Šindelová ferfabriko, kiu inkluzivis, krom la altforno, ankaŭ rulfabrikojn, moderigajn plantojn kaj martelmuelejon. Ĉi tie estis uzata vapormaŝino, unu el la unuaj en la ĉeĥaj landoj. Dum la unua mondmilito, tiuj ĉi ferfabrikoj estis monopolprovizanto de lado por la produktado de ladskatoloj ĉie en la aŭstro-hungara monarkio. Kelkaj armilkomponentoj ankaŭ estis produktitaj ĉi tie.

Ekstrema klimato

Šindelová situas en frosta baseno[1] kaj en ĉi tiea meteorologia kaj fenologia[2] stacioj estas registrataj unuj el la plej malaltaj temperaturoj en Ĉeĥio, kiuj sinkas sub nulon eĉ en kelkaj matenoj somere.[3] Šindelová situas en refreŝigeja regiono, en la municipo estas natura baniĝejo sur fiŝlago Tajch.

Loĝantaro

Evoluo de nombro de loĝantoj kaj domoj de Šindelová (sen la lokaj partoj)
Jaro18691880189019001910192119301950196119701980199120012011
Nombro de loĝantoj 51958563769371270968324917713610399108104
Nombro de domoj 5671797990961041091083126363944
Evoluo de nombro de loĝantoj kaj domoj de Šindelová (inkluzive de la lokaj partoj)
Jaro18691880189019001910192119301950196119701980199120012011
Nombro de loĝantoj 3 7393 5803 4443 4863 6463 5143 509499500367249223256271
Nombro de domoj 440492511520549558627500108927797114127

Partoj de municipo

La municipo konsistas el tri partoj kun ses bazaj setlejunuoj sur kvin katastraj teritorioj: (nombro de domoj kaj loĝantoj laŭ popolnombrado en 2001)

  • Šindelová (Schindlwald): k. t. Šindelová, BSU Šindelová (30 domoj kaj 85 loĝantoj) kaj U rybníka (9 d., 23 l.)
  • Krásná Lípa (Schönlind):
    • k. t. Krásná Lípa u Šindelové, BSU Krásná Lípa (37 d., 57 l.)
    • k. t. Milíře u Šindelové, BSU Milíře (Kohling, 2 d., 15 l.)
    • k. t. Ptačí, BSU Ptačí (Vogeldorf, 0 domoj kaj loĝantoj)
  • Obora (Hochgarth): k. t. Obora u Šindelové, BSU Obora (36 d., 76 l.)

Sur la teritorio de municipo krom la menciitaj setlejoj troviĝis ankaŭ hodiaŭ jam pereintaj domaroj Břidlová (Schieferhütten) kaj Javořina (Ahornswald).

Memorindaĵoj

  • Ĉasista kasteleto Favorit en arbarov proksimume 1,5 km sude de Šindelová. Proksime troviĝas larika aleo ĉe Favorit kaj larika aleo ĉe Šindelová.
  • Altforno en Šindelová, torzo de ferfabrika altforno en sudokcidenta rando de la municipo, restaĵo de gisejoj establitaj en la jaro 1839. Teknika memorindaĵo.
  • Naturmemorindaĵo Ŝtona fungo, stranga grupiĝo de ŝtonegoj oriente de Šindelová, ekzemplo de disfalado de granito.
  • Fiŝlago Tajch en sudorienta rando de Šindelová.
  • Naturmemorindaĵo Torfejo Haar en la katastra teritorio de municipo.

Pluaj fotoj

Referencoj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.