Šiba | |
hungare: Szekcsőalja, germane: Scheibe im Scharosch | |
municipo | |
Oficiala nomo: Šiba | |
Lando | ![]() |
---|---|
Regiono | Regiono Prešov |
Distrikto | Distrikto Bardejov |
Historia regiono | Supra Hungarujo |
Parto de | Ŝariŝo |
Montaro | Čergov |
Rivero | Šibská voda |
Situo | Šiba |
- alteco | 400 m s. m. |
- koordinatoj | 49° 13′ 54″ N 21° 13′ 38″ O / 49.23167 °N, 21.22722 °O (mapo) |
Areo | 13,82 km² (1 382 ha) |
Loĝantaro | 562 (31.12.2011) |
Denseco | 40,67 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1427 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 086 22 |
Telefona antaŭkodo | +421-54 |
Aŭtokodoj | BJ |
NUTS | 519863 |
![]() Situo enkadre de Slovakio ![]() Situo enkadre de Slovakio
| |
![]() Situo enkadre de Regiono Prešov ![]() Situo enkadre de Regiono Prešov
| |
![]() | |
Retpaĝo: www.siba.ocu.sk | |
![]() | |
Šiba (hungare Szekcsőalja [sekĉOalja], germane Scheibe im Scharosch) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.
Situo
Šiba situas laŭ rojo, laŭ flankovojoj, laŭ fervojo Prešov-Bardejov. La lasta urbo troviĝas je 8 km.
Historio
La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1427, tiam 25 vilaĝanoj pagis impostojn. En 1600 oni komputis tie 28 domojn. En 1715 16, post 5 jaroj 13 familioj pagis impostojn. En 1787 323 vilaĝanoj loĝis en 43 domoj, en 1828 476 vilaĝanoj en 62 domoj. Inter 1847-1877 vitrofarejo funkciis. Ĝis 1899 la oficiala hungara loknomo estis Siba, poste ĝi ricevis hungaran nomon pro la hungariga politiko. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Szekcsőalja 565 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Sáros, al distrikto de Bardejov, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Šiba 565 homoj, (562 slovakoj).