Šahy (Ipoľské Šiahy) | ||
hungare Ipolyság, germane Eipelschlag | ||
urbo | ||
Šahy | ||
|
||
Oficiala nomo: Šahy | ||
Lando | Slovakio | |
---|---|---|
Regiono | Regiono Nitra | |
Distrikto | Distrikto Levice | |
Historia regiono | Supra Hungarujo | |
Parto de | Hont | |
Rivero | Ipeľ | |
Situo | Šahy | |
- alteco | 136 m s. m. | |
- koordinatoj | 48° 03′ 55″ N 18° 57′ 05″ O / 48.06528 °N, 18.95139 °O (mapo) | |
Areo | 42,72 km² (4 272 ha) | |
Loĝantaro | 7 941 (31.12.2008) | |
Denseco | 185,88 loĝ./km² | |
Unua skribmencio | 1237 | |
Horzono | MET (UTC+1) | |
- somera tempo | MET (UTC+2) | |
Poŝtkodo | 936 01 | |
Telefona antaŭkodo | +421-36 | |
Aŭtokodoj | LV | |
NUTS | 502782 | |
Situo enkadre de Slovakio
| ||
Situo enkadre de Regiono Nitra
| ||
Vikimedia Komunejo: Šahy | ||
Retpaĝo: www.sahy.sk | ||
Portalo pri Slovakio | ||
Šahy [ŝahi], hungare Ipolyság [ipojŝAg], germane Eipelschlag estas apudlima urbo en Slovakio.
Situo
La urbo situas en valo de Ipeľ, precipe en dekstra bordo de rivero, laŭ ĉefvojo Budapeŝto-Zvolen, laŭ fervojo Štúrovo-Zvolen.
Historio
la unua mencio pri la urbo devenis el 1244 en formo de Sag. Tiutempe klostro fondiĝis, iom poste ankaŭ burgo konstruiĝis. La klostro estis rabita en 1446 fare de ĉeĥaj solduloj, poste en 1451 la husanoj okupis la fortikaĵeton kaj faris ĝin pli firma. Tamen Johano Hunyadi sukcese reakiris ĝin. En 1546 eĉ la klostro iĝis fortikaĵo, tial la turkoj vane sieĝis ĝin en 1550. Post 2 jaroj ili revenis kun pli granda armeo kaj havis la fortikaĵon ĝis 1595. Poste la fortikaĵo malkonstruiĝis, restis nur la iama klostro. En 1704 tie pasis tempon Francisko Rákóczi la 2-a. La komunumo en 1806 iĝis departementejo. En 1849 la hungara armeo venkis la aŭstrojn. La fervojo en 1886 atingis la urbon. En 1910 loĝis en la urbo 4206 da homoj (4003 hungaroj kaj 122 slovakoj). Ĝis 1920 la urbo apartenis al Hont, poste al Ĉeĥoslovakio. Ĉeĥoslovakio deklaris la riveron Ipeľ navigebla, tial la novaj ŝtatlimoj sekvis la riveron, kiel ĉe la Danubo. Tamen estas escepto ĉe Šahy, tie ambaŭ riverbordoj apartenas al Ĉeĥoslovakio, ĉar tie la fervojo trairas la riveron en la hungaran flankon, ĝuste tie estas la stacidomo. Inter 1920-2008 la urbo estis voje limotrapasejo, fervoje la interligo ĉesis.
En 1923 la urbo perdis la titolon departementejo. Inter 1938-1944 la urbo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Fine de tiu periodo la judoj estis deportitaj.
Post 1945 parto de hungareco estis deportita al Ĉeĥio al Sudetoj, krome okazis loĝantarŝanĝo kun Hungario. En 1960 la urbo perdis la titolon distriktejo. En 2001 loĝis en la urbo 8061 da homoj (5015 hungaroj, 2787 slovakoj, 45 ĉeĥoj kaj 33 ciganoj). Ekde 2008 ambaŭ ŝtatoj apartenas al interna zono de Schengen. Oni pensadas pri denova funkciado de fervojo al Balassagyarmat.
Vidindaĵoj
- baroka preĝejo el 1734
- copfa departementeja domo el 1857, nun muzeo
- luterana templo el 1903
- sinagogo el 1852
- hotelo el la 19-a j.c.
- gimnazio, origine financa palaco
- katolika lernejo el 1872
- apudrivera hotelo el 1906
- klasikisma urbodomo el 1888
- monumento pri Sankta Diino el 1859
- nonumento pri Sankta Floriano
Famuloj
En tiutempa Ipolyság naskiĝis:
- hungara aktoro László Gonda
- poeto Sándor Sajó
- hungara ĉefabato Sándor Remig Bárdos
- hungara fotisto Jenő Dulovits
- hungara juristo Ferenc Sövényházy
- hungara pianisto Antal Siposs.
En Šahy naskiĝis:
- hungara kemiisto Pál Csáky
- hungara kuracisto Frigyes Kulka.
En tiutempa Ipolyság mortis:
- hungara kuracisto János Károly Lübeck
- hungara instruisto József Rill