Ŝuo estas piedvesto kun solida plandumo, taŭga por eksterhejma uzo. Ŝuoj protektas piedojn kontraŭ malpuraĵoj, malmolaj grundoj, malvarmo kaj vundaj akraĵoj. Ili povas helpi pli facile paŝi, sed ankaŭ foje povas malhelpi la paŝadon (ekz-e altaj kalkanumoj aŭ platformaj ŝuoj). Formoj de ŝuo ofte ŝanĝiĝas laŭmode.
Oni faras ŝuojn kutime laŭ formo de piedo. La ekstera supro kutime estas farita el fleksebla materialo, (ledo natura aŭ artefarita). La plandumo konsistas el pli rigida, ne foruziĝema materialo (ledo, plasto aŭ kaŭĉuko), sed ĝi devas tamen bone adaptiĝi al la paŝado. La kalkanumo konsistas ofte el malmola materialo.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Ŝufarado (el Retarkivo 2005), fare de Martin Thorenz.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.