La ŝultra artiko aŭ humera artiko (latine articulatio humeri) estas artiko en la skeleto de vertebruloj, kiu ligas la skapolon kaj la humeron, do konektas la ŝultron kun la brako (respektive antaŭa kruro) de homo aŭ besto.
Ĉar la movoj de tiu artiko apenaŭ limiĝas fare de ostoj, kaj kontroliĝas preskaŭ ekskluzive de grupo da fortaj muskoloj, almenaŭ ĉe la homoj temas pri la plej movebla artiko de la korpo. Krome movoj de la skapulo rekte efikas la artikon: tial tre flekseble eblas movi la brakon en multaj diversaj pozicioj.
La artika kapsulo konektiĝas kun la supra tendineo de la muskolo biceps brachii.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.