La Hilda grupo estas grupo da asteroidoj de la ekstera parto de la asteroida zono. Ili ne estas asteroida familio en la propra senco de la termino, ĉar ili ne devenas, pro diseriĝo, de unu sama objekto, sed prefere dinamika grupo da korpoj en orbita resonanco 3:2 kun Jupitero.
Orbito
La orbitaj elementoj de la asteroidoj de la Hilda grupo estas:
a | e | i | |
---|---|---|---|
min | 3,7 AU | 0,07 | 0° |
max | 4,2 AU | 0,3 | 20° |
Ili estas en orbita resonanco kun Jupitero: ili faras tri rondirojn ĉirkaŭ Suno dum Jupitero faras du rondirojn. Ili trakuras siajn elipasajn orbitojn tiamaniere, ke, kiam ili venas al iliaj afelioj, punkto plej proksime de la Jupitera orbito, ili proksimiĝas al la punktoj de Lagrange L3, L4 aŭ L5, sed neniam al Jupitero mem. Ili do restas je 60° au 180° disde Jupitero.
Kvankam ĉiu asteroido trakuras elipsan orbiton, la tutaĵo de la grupanoj aranĝiĝas laŭ triangula formo[2], kun anguloj trunkitaj; la anguloj de la triangulo situas apud la punktoj de Lagrange. Tiu strukturo ŝajnas stabila sur longa daŭro.
Sub-familio
Ene de la Hilda grupo, estis malkovrita kolizia familio de la mallhela spektra klaso "P", kiu devenus de kolizio okazinta 1,7 (± 0,7) miliardoj da jaroj antaŭ.[3]. Plej granda ano de tiu familio, 1911 Schubart, donis sian nomon al la "Ŝubarta familio".[4]
Ecoj
La anoj de la Hilda grupo havas malgrandan albedon, estas ofte de spektra tipo D aŭ P, kelkaj el ili estas de tipo C. La D kaj P-tipaj objektoj similas al kometaj kernoj. Tio, kiu pensigas ke multe da Hildaj grupanoj estus « estingitaj kometoj » (kometoj, kiuj perdis la tutaĵon de siaj gasoj kaj vaporiĝemaj materialoj).
Provoj por observi kometajn aktivecojn (hararo, vosto) ĉe la Hildaj grupanoj nesukcesis. Tamen, plej grandaj grupanoj, 1038 Tukio kaj 1162 Lariso, montris variojn de siaj rotaciperiodoj kiuj povus rezulti de elĵeto de gasoj.
Cetere, oni konas kelkajn verajn kometojn kies orbitoj (evoluontaj) similas al tiuj de la Hildaj grupanoj; eblas, ke iuj el ili iam iĝos Hildaj asteroidoj pro orbitaj perturboj[5].
Tiaj kometoj estas tiel nomataj kvazaŭ-Hildaj kometoj[6].
Ekzemploj:
- 39P/Oterma
- 74P/Smirnova-Chernykh
- 77P/Longmore
- 82P/Gehrels
- 111P/Helin-Roman-Crockett
- 147P/Kushida-Muramatsu
- P/2010 H2 (Vales)
Notoj kaj referencoj
- ↑ 153 Hilda (1935 GD) el JPL Small-Body Database Browser : Parametroj kaj simulado de orbito (de JPL Small-Body Database Lookup)
- ↑ La triangulo formita de la anoj de la Hilda grupo
- ↑ Asteroid families in the first-order resonances with Jupiter de M. Brož kaj D. Vokrouhlický, el Monthly notice of the Royal Astronomical Society(angle)
- ↑ " La grandiĝinta familio de Schubart, de Joachim Schubart (angle)
- ↑ Les astéroïdes - Orbites : le jeu des familles Imago Mundi (france)
- ↑ Quasi-Hilda comet 147P/Kushida-Muramatsu. Another long temporary satellite capture by Jupiter Ohtsuka, Katsuhito; Yoshikawa, M.; Asher, D. J.; Arakida, H.; Arakida, H. (October 2008) (angle)
Eksteraj ligiloj
- angle The Hilda group of minor planets (La Hilda grupo de planadetoj) Royal Astronomical Society of Canada
- angle Novaĵoj pri la Hildaj Asteroidoj, de Joachim Schubart
- angle Novaĵoj pri la Hildaj Asteroidoj : parto 2-a, de Joachim Schubart
- angle 5388 objektoj kun orbito de tipo Hilda; el la paĝaro de Minor Planet Center