
Plano de ŝtuparturo enangula

Ŝtuparturo de Albrechtsburg
Ŝtuparturo estas tureca konstruaĵa parto starigita sur ronda aŭ plurlatera plano, kiu entenas ŝtupardomon, plejparte kun helikoŝtuparo. Ofte ĝi staras antaŭ la konstruaĵa fronto aŭ en angulo, je kio la turo tuj limiĝas apud la ĉefkonstruaĵo, al kiu ĝi malfermiĝas.[1] La turo havas portilaron sendependan de la ĉefdomo.
Treege ŝatata estis ĉi tiu speco de ŝtuparturoj precipe en la gotiko kaj frurenesanco. Aparte oftas ŝtuparturoj el ĉi tiuj stilepokoj en Germanujo kaj Francujo. Ekzemploj estas
- Albrechtsburg, Meißen, Germanujo
- Schloss Wilhelmsburg, Schmalkalden, (Turingujo), Germanujo
- Kastelo de Blois, luara regiono, Francujo
Fontoj
- ↑ Komparu Kopf/Binding: Bildwörterbuch der Architektur
Vidu ankaŭ
- Transstrato, aparta formo de ŝtuparturo
Eksteraj ligiloj
- Ŝtuparturo en kastelo Hartenfels, Torgau Arkivigite je 2015-03-03 per la retarkivo Wayback Machine
- Ŝtuparturoj en la kastelo de Dresdeno Arkivigite je 2015-05-22 per la retarkivo Wayback Machine
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.