Das Ŝtata prizono San Quentin (oficiala angla nomo San Quentin State Prison) estas la plej malnova prizono de Kalifornio. Ĝi ekfunkciis en julio de 1852 en Konteo Marin kaj havas la areon de 1,7 kvadrataj kilometroj. San Quentin akceptis virajn kaj virinajn juĝitojn ĝis 1933, kiam ekfunkciis la virina prizono en Tehachapi.
La prizono havas lokon por 3317 juĝitoj, sed ofte estis kaj nuntempe estas troplenigita. Tie okazas ofte ekzekutoj, ekde 1994 ne plu en gaskamero, sed per veneninjekto.
Ekzekutitaj en San Quentin
- Louise Peete (* 1880; † 1947)
- Harvey Murray Glatman (* 1927; † 1959)
- Caryl Chessman (* 1921; † 1960)
- William Bonin (* 1947; † 1996)
- Stanley „Tookie“ Williams (* 1953; † 2005)
- Clarence Ray Allen (* 1930; † 2006)
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.