Ŝtata Porinstruista Instituto de Cristuru Secuiesc (hungare Székelykeresztúri Állami Tanítóképző), estis instituto porinstruista inter 1870 kaj 1955 fondita en urbeto Cristuru Secuiesc.
Historio
La iniciintoj de la fondado de la instituto estis la grandbienulo Domokos Gyárfás kaj la reĝa ĉefjuĝisto Gábor Daniel. En 1869 okaze de la vizito de József Eötvös, la ministro por edukado oni prezentis la deziron de la ĉirkauaĵaj komunumoj kaj oni oferis terenon al la konstruloko. Dum sia 85-jara funkciado en instituto diplomiĝis 2129 instruistoj (1695 hungaroj, 434 rumanoj). La instituto moviĝis en sian propran novan konstruejon ekde la 1-a de septembro 1911. En la unua studjaro oni organizis unujaran eksterordinaran kurson. Poste inter 1870 kaj 1984 estis trijara instruado, en studojaro sekva kvarjara. De 1892 oni faris ankaŭ kantorinstruadon. Post la unua mondmilito la instruado rekomencis de 1920 kun sesjara kurso nur por knaboj. De studjaro 1924-1925 oni instruis ankaŭ rumanajn lernantojn. En 1925 oni enkondukas la sepjaran kurson. Inter 1925-1940 la lingvo de instruado estas nur la rumana kaj la nombro de hungaraj lernantoj falis sub 20%. De 1938 la instruado estis okjara. Post la viena arbitracio inter 1940-1944 oni instruas denove en hungara lingvo en 4-5-jaraj kursoj. Inter 1944-1949 la instituto funkciis kiel porknaba kaj porknabina, poste ĝis sia ĉeso en 1955 kiel porknaba.
Direktoroj de la Instituto
- 1870-1873: István Gyertyánffy
- 1873-1886: Ferenc Kozma
- 1886-1901: Sámuel Borbély
- 1901-1919: Mihály Újvári
- 1920-1924: Mihály Karoliny
- 1924-1929: Georgeswcu Traian Nestor
- 1929-1939: Salanțiu Justin
- 1939-1940: Racoța Tuliu
- 1940-1941: Kálmán Séra
- 1941-1944: Béla Takács
- 1944-1950: Zsigmond Kiss
- 1950-1952: Ferenc Kovács
- 1950-1955: Vilmos Barabás
Renomaj instruistoj
- Sámuel Borbély, la tria direktoro de la Instituto inter 1886 kaj 1901, redaktoro, verkisto.
- Gerő Daday, pentristo.
- Sándor Gálfalvi, instruisto pri pedagogio-psikologio, kulturorganizinto, publicisto, ĉefadministranto de transilvania unitariisma eklezio.
- István Gyertyánffy, pedagogia verkisto, la unua direktoro de la Instituo inter 1870 kaj 1873.
- Sándor Haáz, desegninstruisto, etnografo, koreografo.
- László Kocziány doktoro, instruisto pri hungara lingvo kaj literaturo, literaturhistoriisto.
- Ferenc Kozma, akademiano, la dua direktoro de la Instituto inter 1873 kaj 1886, ano de MTA.
- András Márkos, skulptisto
- István Molnár, doktoro, instruisto pri geografio, etnografo, fondinto de la loka muzeo.
Renomaj lernintoj
- Sándor Albert, ceramikisto, grafikisto.
- Dénes Balázsi, ĝenerallerneja instruisto, etnografo, lokhistoriisto.
- Dezső Balogh , bazlerneja instruisto, muzikfolkloristo.
- Sándor Benczédi, skulptisto.
- András Dancsuly, doktoro, eduksciencisto, universitata profesoro.
- Ferenc Deák, instruisto pri geografio-biologio, lokhistoriisto, turisma gvidlibroverkisto.
- István Dobai, unitariisma pastro, poeto
- Dénes Fülöp G., reformita pastro
- Gábor Gálfalvi, bazleneja instruisto, lokhistoriisto, etnografo.
- Zoltán Gedeon, pentristo.
- Mihály Gyerkes, lernolibroverkisto, redaktoro
- Károly Hajdó, muzikinstruisto, ĥorestro
- Lajos Horváth, komponisto, primuzika verkisto
- Benjámin Józsa, instruisto pri hungara lingvo kaj literaturo, edukhistoriisto
- Miklós Józsa, instruisto, lernolibroverkisto, lokhistoriisto
- Ernő Kaznovszky, skulptisto.
- János Kardalus, instruisto pri rumana lingvo kaj literaturo, lernejestro, kultura gvidanto, doktoro pri etnografo.
- Antal Kicsi, doktoro, altlerneja instruisto, literaturhistoriisto.
- Péter Kovács, poeto, doktoro pri filologio
- Lajos Kozma, aktoro.
- Attila László, instruisto pri muziko, ĥorestro, komponisto
- János Márton, aktoro, dramverkisto.
- Gábor Máté, doktoro, universitata instruisto, estetikisto, tradukisto.
- Péter Kovács, poeto, eduksciencisto.
- János Palkó, instruisto, lernolibroverkisto
- Albert Péter, dancisto, koreografo
- Gyula Péterffi, dramverkisto.
- Kálmán Attila Szabó, instruisto pri pedagogio-hungara lingvo, lernejhistoriisto.
- András Szécsi, pentristo.
- Antal Szécsi, lokhistoriisto
- András Szederjesi, skulptisto.
- Dénes Székely, dancisto, koreografo, fakaŭtoro.
- László Szilveszter, instruisto pri rusa lingvo, ĵurnalisto, tradukisto.
- Lajos Szőcs, bazlerneja instruisto, etnografo, lokhistoriisto.
- Samu Vasas, bazlerneja instruisto, mezlerneja instruisto pri biologio, lokhistoriisto.
- Árpád Venczel, skulptisto.
Fonto
- Kálmán Attila Szabó : A Székelykeresztúri Állami Tanítóképző története. Benedek Elek Alapítvány, Székelyudvarhely, 2000.
- Kálmán Attila Szabó: Iskola az idők viharában - 140 éve nyílt meg a Székelykeresztúri Állami Tanítóképző, la tekston prizorgis kaj redaktis K. A. Sz., Székelyudvarhely, 2010.