Ŝtata Konsilio de la Popola Respubliko Ĉinio
emblemo
registaro plenuma povo ŝtatnivela institucio de Ĉinio leĝdona povo
Komenco 27-a de septembro 1954 vd
Antaŭe Government Administration Council of the Central People's Government vd
Lando(j) Popola Respubliko Ĉinio vd
Sidejo Zhongnanhai
Ĉefestro(j) Li Qiang vd
Filioj Ministerio pri Eduko de Popola Respubliko Ĉinio Ministerio pri Scienco kaj Teknologio de Popola Respubliko Ĉinio Nacia Komisiono pri Sano de Ĉinio Ministerio pri Agrikulturo de Popola Respubliko Ĉinio Ministerio pri Justico de Popola Respubliko Ĉinio Ministry of Land and Resources of the People's Republic of China Ministry of Housing and Urban-Rural Development of the People's Republic of China Ministerio pri Internaj Aferoj de Popola Respubliko Ĉinio State Administration for Market Regulation National Bureau of Statistics of China General Office of the State Council Nacia Radiostacia kaj Televida Administrado vd
Retejo Oficiala retejo

La Ŝtata Konsilio de la Popola Respubliko Ĉinio (ĉine 国务院, pinjine Guówùyuàn) estas la centra administra organo de la Popola Respubliko Ĉinio. Ĝi estas la plej alta registara organo, kaj estas gvidata de la nacia ĉefministro.

La Ŝtata Konsilio unuece gvidas la laborojn de la lokaj organoj de la ŝtata administrado de ĉiuj hierarkiaj tavoloj kaj difinas la dispartigon de la funkcioj kaj potencoj inter la centra registaro kaj la organoj de ŝtata administrado de la provincoj, aŭtonomiaj teritorioj kaj la urboj senpere ligitaj al la centra registaro.

La kandidatoj por altrangaj registaraj postenoj de la Ŝtata Konsilio nepublike nomumiĝas fare de la gvidantaro de la Komunista Partio de Ĉinio, kaj sekve la Nacia Popola Kongreso formale konfirmas la nomumon.

La Ŝtata Konsilio divideblas al "interna" kaj "ekstera registaro". La interna registaro konsistas el ĉefministro kaj kvin ŝtat-konsiliaj komisaroj, inter kiuj ankaŭ estas la gvidanto de la ŝtat-konsilia kancelierejo. La ekstera registaro konsistas el la gvidantoj de la 28 organoj de la Ŝtata Konsilio je ministra nivelo, interalie la ministerioj pri komerco, trafiko, publika sekureco kaj sano.

La Ŝtata Konsilio disponas pri Gazetara Oficejo kaj pri Fremdlingva Oficejo, kiu respondecas pri eksterlanda informado pri la Popola Respubliko Ĉinio kaj interalie ankaŭ estas la organiza tegmento de Ĉina Esperanto-Ligo kaj la magazino El Popola Ĉinio.

Vidu ankaŭ

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.