Pontokolonegoj; en la malfono dekstre finbetonita kolonego, en la fono maldekstre ŝtala subtrabaĵo antaŭ la betonado

Ŝtalbetonoarmita betono estas en la konstruado kunmetita materialo el la du komponantoj betono kaj arma ŝtalo. Kunligo de la du komponantoj ekestas per la kungluado kun la ligorimedo cemento kaj la ŝtala armaĵo.

Betono havas kompare kun la premrezisto nur tiroreziston de proksimume 10 elcentoj. Ŝtalo tamen havas altan tiroreziston. La portoprincipo je la konstrumaterialo ŝtalbetono estas tial, fortigi per ŝtalo tirstreĉatajn lokojn, do armi, kaj en la ceteraj kampoj eluzi la premreziston de betono. Je treege premstreĉitaj konstrueroj (ekz. apogiloj) oni uzas armŝtalon ankaŭ por altigi la premreziston.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.