Modelo de Ŝpinilo Jenny en la Muzeo de Komenca Industriigo, Wuppertal, Germanio.

La Ŝpinilo Jenny, estis mult-spindela ŝpinilaro, kaj estis unu el ŝlosilaj disvolviĝoj en la industriigo de teksado dum la komenceo de la Industria Revolucio. Ĝi estis inventita en 1764 fare de James Hargreaves en Stanhill, Oswaldtwistle, Lancashire en Anglio. Tiu aparato malpliigis la kvanton de laboro necesa por produkti fadenon, ĉar unu laboristo kapablis funkciigi ok aŭ pliajn ŝpinilojn samtempe. Tio pliiĝis ĝis 120 kiam la teknologio progresis.[1]

Notoj

  1. Espinasse, Francis (1874). Lancashire Worthies. London: Simpkin, Marshall, & Co. Alirita la 7an de Januaro 2016. p. 322

Bibliografio

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.