Ŝolotlo
dio de tondro Azteka dio mortodio
Informoj
Sekso vira
Gefratoj Kecalkoatlo

Ŝolotlo (en komunuza hispana skribo Xólotl, la Hundodio) estas la Dio de fajro, fulmado kaj malbonŝanco en la azteka mitologio. Ĝi akompanas la mortintojn en Miktlano, en la azteka transmondo. Ĝi estas ĝemelfrato de Quetzalcoatl, simboliĝo de Venuso kaj reganto de la Okcidento (ĉieldirekto). Ĝi gardas la Sunon, kiam nokte trairas la Ŝeolon. Oni figurigis ĝin kiel skeleto, hundokapa homo aŭ monstro kun invers-dudirekta piedo.

Ŝolotlo en la kodekso Telleriano-Remensis.

La hispana nomo de meksika nuda hundo, Xoloitzcuintle venas de ĝi.

Vidu ankaŭ

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.