Ŝokri Belaid شكري بلعيد | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
شكري بلعيد | ||
Naskiĝo | la 26-an de novembro 1964 en Ĵenduba (Jendouba), Tunizio | |
Morto | la 6-an de februaro 2013 en El Menzah, Tunizio (murdo per multnombraj pafoj) | |
Mortis pro | hommortigo vd | |
Mortis per | atenco vd | |
Tombo | Jellaz cemetery vd | |
Lingvoj | franca vd | |
Ŝtataneco | Tunizio vd | |
Alma mater | Universitato de Parizo 8 vd | |
Partio | Demokratia Patriota Movado | |
Familio | ||
Edz(in)o | Basma La-Ĥalafaŭi | |
Profesio | ||
Okupo | politikisto • advokato vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Ŝokri BELAID (arabe شكري بلعيد, france Chokri Belaïd, 26-a de novembro 1964 - 6-a de februaro 2013) estis tunizia advokato kaj politikisto kiu estis opozicia gvidanto de la Demokratia Patriota Movado. Konsiderita nereligia maldekstrisma politikisto, li estis forta kritikisto de la reĝimo de Zine el Abidine Ben Ali antaŭ la tunizia revolucio de 2011 kaj de la nuna islamisma gvidata tunizia registaro. La 6-an de februaro 2013, li estis murdita per multnombraj pafoj ekster sia domo en El Menzah, proksime al la tunizia ĉefurbo Tunizo. Reage al tiu murdo, la tunizia ĉefministro Hamadi Ĝibali malfondis la ekzistantan nacian registaron kaj starigis provizoran registaron de "nacia unueco" ĝis okazigo de pli fruaj novaj elektoj.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.