Ŝoforo ĝenerale estas la profesia veturigisto de motorveturilo.
Verŝajne la vorto venas de la franca verbo chauffer, kiu signifas "varmigi". La unuaj aŭtomobiloj estis propulsataj per vaporpovo kaj grava tasko de la unuaj veturantoj estis teni la vaporkaldronon sub premo per aldonado de brulaĵo.
Poste tiu termino, antaŭ ĉio, estas uzata por indiki profesian kondukiston de aŭtomobilo.
Dum komenco de epoko de aŭtoj, ŝoforo devis respondeci ankaŭ pri la bona stato de mekaniko de la veturilo. Kutime nur viroj el plej altaj riĉaj tavoloj sociaj povis permesi al si la tenadon de aŭto, kiu inkludis ankaŭ dungon de ŝoforo. Jam antaŭ la Dua Mondmilito, sed ĉefe poste, popularigo de aŭtoj kaj plialtigo de ties kosto kompare kun vivnivelo, permesis ankaŭ popularigon kaj disvastigon de la scioj pri ties funkciado; tiele multaj posedantoj de aŭtoj memŝoforis kaj ŝoforo jam ne estis metio, sed unu el multaj funkcioj de laboristoj (vendistoj, taksiistoj, policistoj ktp) aŭ de ĝenerala homo. Ankoraŭ nun por plej altaj sociaj tavoloj, ekzistas tia metio, kiel por gravaj politikistoj, famuloj, riĉuloj ktp.
Proverbo
Ekzistas proverbo pri ŝoforo en Esperanto
„ Trinkinte likvoron dungu ŝoforon. ”