Ŝoĥtado (hebr. שחט šacḥaṭ „ŝoĥti“) estas la rita buĉado de koŝeraj bestoj, aparte en la judismo kaj en la islamo. La bestoj estas mortigitaj per speciala tranĉilo. Oni tranĉas per ununura granda tranĉo transverse tra la malsupra koloflanko, kio sekvigas la fendon de la grandaj sangaj vaskuloj same kiel de la traĥeo kaj de la ezofago. Ŝoĥtado garantiu la plejeble senrestaĵan elsangadon de la besto. Kaj islamo kaj judismo malpermesas la konsumon de sangaĵoj. Tamen ankaŭ en la kristanismo ekzistas tiu ĉi malpermeso (Ago 15, 28–29).
Ŝoĥtado okazas sen antaŭa senkonsciigo de la besto, ĉar ekz. laŭ strikta juda kredo la besto estas vundata per la senkonsciigo kaj per tio la viando fariĝas maltaŭga por konsumado. En Germanujo oni permesas la ŝoĥtadon por islamanoj nur je antaŭa elektra senkonsciigo.[1]
Eksteraj ligiloj
- Dialogue on issues of Religious Slaughter
- http://www.hagalil.com/judentum/koscher/schaechten.htm La juda buĉometodo – la ŝoĥtado]. Kontribuaĵo je haGalil
- La ŝoĥtado – juda buĉado. Kontribuaĵo de Deutschlandradio Kultur, kun klarigoj de la duseldorfa ortodoksa rabeno Julien Chaim Soussan
- Ekspertizo de la Federacia Bestkuracisto-Ĉambro Arkivigite je 2011-11-04 per la retarkivo Wayback Machine (PDF-dosiero; 161 kB)
- Malpermeso de ŝoĥtado en Svisujo en la Historia Leksikono de Svislando (germane, france, itale)
- BVET – Federacia Oficejo pri Bestmedicino, Informoj pri la temo ritaj buĉadoj Arkivigite je 2013-10-06 per la retarkivo Wayback Machine