La ŝjiao (ĉine 箫, pinjine xiāo) estas ĉina labiofluto el bambuo. Ĝi estas la modelo por la japana ŝakuhaĉio (japane 尺八, ankaŭ latinliterigata shakuhachi).
Same la ŝjiao kaj la ŝakuhaĉio bloviĝas per truo de specifa formo (vidu la apudan foton) en la supra finaĵo de la bambua tubo. Pro la formo de la blova kerbo la sono de la ŝjiao teneblas iom pli stabile ol de la japana ŝakuhaĉio. La sono de ambaŭ variaĵoj tre molas, profundas kaj diskretas. Origine la ŝjiao servis kiel meditacia muzikilo de budhismaj monaĥoj, antaŭ ol ĝi - antaŭ proksimume 500 jaroj - alvenis en Japanio. La ŝjiao ludiĝas aŭ soloe aŭ muzikgrupe kune kun la senfreta ĉina citro guĉjino (古琴, pinjine gǔqín).
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.