Ŝindoj kovras tegmenton de domo en Zakopane, Pollando

Ŝindo estas ligna tegolo, kovranta konstruaĵojn. Ĝi estis tradicia kovraĵo en montaraj regionoj.

Ŝindoj estas uzata por kovri tegmentojn (vidu la bildon el Zakopane). Sed laŭregione ili foje ankaŭ kovras la murojn (vidu la bildon el Fritzlar).

Ŝindoj kovras kaj ornamas la murojn de domo en Fritzlar, Germanio

Laŭ Francisko Azorín Ŝindo estas Maldika tabulo; plej ekstera, kiam oni sege tabuligas arbotrunkon; tabulo uzata por tegmenti.[1] Li indikas etimologion el la latina scindula, diminutivo de schidia (splito), el scindere (fendi).[2]

Notoj

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 192.
  2. Azorín, samloke.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.