Ŝevĉenka ŝtata premio | ||
Національна премія України імені Тараса Шевченка | ||
![]() | ||
ŝtata ordeno • arta premio | ||
---|---|---|
Nomita laŭ | Taras Ŝevĉenko | |
Lando | Ukrainio | |
Fondita en | 20-a de majo 1961 | |
En TTT | Oficiala retejo vd | |
Nacia premio de Ukrainio nome de Taras Ŝevĉenko (ukraine Національна премія України імені Тараса Шевченка) estas respublika ŝtata premio nome de Taras Ŝevĉenko fondita la 20-an de majo 1961. Ĝi estis aljuĝita ĉiujare la 9-an de marto - naskiĝtago de Taras Ŝevĉenko - pro altideaj kaj altmajstraj verkoj en branĉoj de literaturo, pentroarto, muziko, teatro kaj kinematografio.
Inter la unuaj laŭreatoj de la premio (9.03.1962) estis Pavlo Tiĉina, Olesj Honĉar en literatura branĉo kaj Platon Majboroda - en muziko.
De aprilo 1969 - Ŝtata premio de USSR nome de Taras Ŝevĉenko.
De junio 2000 - Nacia premio de Ukrainio nome de Taras Ŝevĉenko.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.